Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Intervjuo kun mondcivitano Franciska Toubale, kaptita inter multaj vojaĝoj
2010-12-01


Franciska Toubale

 

    En 2004 okazis 77-a SAT-kongreso en Bratislava kaj tiam por unua fojo mi vidis sinjorinon Franciska Toubale. Ŝi estas francino, kiu kreis Esperantan familion kun Bernie Heinze, translokiĝis en Aŭstralion, kaj Esperanto estas ilia ĉiutaga lingvo. Ŝi estas amikema, komunikema, sociema kaj se vi interparolas kun ŝi, certe neniam forgesos ŝian vizaĝon. En ĉiuj SAT- kongresoj kiuj mi vizitis ŝi kutime sperte gvidas kunsidon, kiel aktiva kaj valora peranto de SAT.

 

    Ivanka: Franciska, kiel vi eksciis pri Esperanto kaj kiam vi esperantistiĝis?

 

    Franciska: Mi unue aŭdis pri Esperanto kiam mi estis ĉirkaŭ 16-jara. Iu esperantisto prezentis ĝin en la kolegio, kie mi studis, kiel lingvon, kiu anstataŭos la aliajn lingvojn. Mi trovis tion stulta kaj ne interesiĝis, ĝis kiam mia malnova amikino klarigis al mi, ke dank' al Esperanto ŝi povas komunikiĝi kun aliaj eŭropaj instruistoj, kiuj instruis kiel ŝi laŭ Freinet metodo. Ŝi indikis kurson al mi en mia urbo kaj mi decidis eklerni Esperanton en Francujo por scii, ĉu ĝi vere povas esti konsiderata kiel lingvo. Mi ne nur trovis, ke ĝi estas interesa laŭ lingvistika vidpunkto, sed mi renkontis homojn kun interesoj al mi antaŭe ne konatajn.

 

    Ivanka: Rakontu iom pri via E-aktivado

 


Bernie kaj Franciska feliĉe ripozas. 

 

    Franciska: Kiam mi estis juna kaj sole vivis, mi multe vojaĝis, sed, kvankam mi tre ŝatas vojaĝi, mi ĉesis kiam mi fondis familion. Esperanto ree donis al mi oportunon vojaĝi eksterlanden.

 

    Mi rapide komencis instrui laŭ la postulo de mia instruisto, kiu ĉeestis por korekti miajn erarojn. Kiam mi fariĝis flua en la lingvo mi aliĝis al SAT kaj renkontis Bernie en SAT-kongreso en Strážnice en 1994 kaj en 1996 mi foriris al Aŭstralio, kies civitanecon mi akiris en 2002. Tie mi daŭrigis instrui Esperanton. Mi instruis ankaŭ en Nov-zelando, Vjetnamujo, Nepalo kaj en la Pluezekaj renkontoj en Bretonujo-Francio.

 

    Iam mi tradukis anoniman aborigenan poemon, kiu aperis en Sennaciulo kune kun artikolo pri unu aspekto de la problemo de la aborigenoj en Aŭstralio kaj en 1995 ( mi pensas) legis ĝin Tarcisio Lima el Brazilo. Li petis permeson uzi la vortojn por kanzono kaj nun la kanto aŭdeblas en la kompaktdisko Verdastelaj Brazilaĵoj. Mi rakontas tion por montri kiom facile Esperanto permesas homajn kontaktojn.

 

    Ivanka : Laŭ mia scio kaj kompreno vi estas duopo kun Bernie dank'al Esperanto

 

    Franciska: Mi ne povas nei tion, sed mi preferas prezenti la aferon alimaniere. Esperanto ne kreis la rilaton inter ni, sed provizis kadron en kiu nia rilato povis evolui. Ni certe ambaŭ fariĝis pli bonaj Esperanto-parolantoj ĉar ni praktikas la lingvon ĉiutage.

 

    Ivanka: Kiajn E-okupojn vi havas nun en Aŭstralio?

 


Franciska en la Studio de radio 3ZZZ

 

    Franciska: En 1997 mi akceptis helpi la radioteamon kaj post trapaso de ekzameno kaj trejnado mi fariĝis regula teamano. Nun mi estras la grupon de Esperanto en 3ZZZ. Dank' al la reto, mi povas kiam estas petita de mi helpi verkantojn. Mi revizias verkojn. Dum pluraj jaroj mi estis prezidanto de la Viktoria federacio, sed nun mi laboras nur por la radio.

 

    Mi gardis miajn ligojn kun la grupo de esperantistoj de Bretonujo kaj sendas artikolojn por la Verda Triskelo de tempo al tempo kaj kiel mi jam diris foje instruas en Pluezek.

 

    Ivanka: Ĉu laŭ vi Esperanto estas utila lingvo por internacia komunikado?

 

    Franciska: Jes, absolute. Mi estas tre dankema al la inicianto de Esperanto. Li faciligis mian vivon kaj ebligis min konatiĝi, eĉ amikiĝi kun homoj, kies lingvoj mi tute ne kapablas enkapigi, ekzemple la hungara aŭ la aziaj lingvoj, kiuj uzas tonojn

 

    Ivanka: Vi estas vojaĝema homo, ĉu vi jam planis kie vojaĝi en 2011?

 


Kreŝimir Barkoviĉ, Franciska Toubale, Jakvo Schram 

 

    Franciska: Mi verŝajne ĉeestos la SAT-kongreson en Sarajevo kaj poste mi reiros al Bretonujo kune kun mia kvin-jara nepino tiel ke ŝi praktiku la francan lingvon. Ŝi naskiĝis en Anglujo, vivas kaj lernas tie, kaj nun parolas ĉefe la anglan. Laŭ mi ŝi devas ankaŭ paroli la lingvon de sia avino, ĉu ne?

 

    Ivanka : Franciska, vidu kiel rapide kaj facile okazis la intervjuo per Skajpo. Mi ĝojos, se baldaŭ ni renkontiĝos ie en Esperantujo. Sukcesojn al vi en ĉiuj flankoj de la vivo.

 

    Karaj legantojn, jen la ligilojn, por aŭskulti la elsendojn de radio 3ZZZ: www.3ZZZ.com.au, iam ajn: www.melburno.org.au

 
Mondial prezentas en ĉi tiu volumo 60 mikronovelojn kaj unu suplementan novelon de la Esperanta aŭtoro Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng