2011-01-06
 Ĉinaj sciencistoj laboras surŝipe. |
|
Sedimento miksita kun bruliva glacio en marfundo |
Lastatempe, la Buroo de Geologia Esplorado sub la Ministerio de Tero kaj Riĉfontoj de Ĉinio publikigis raporton, ke post pli-ol-10-jara klopodado, ĉinaj sciencistoj fiksis 11 blokojn de bruliva glacio en la 140-kvadratkilometra boresplora areo en la Suda Maro. La totala areo de la mina zono estas ĉ. 22 kvadrataj kilometroj, la efika averaĝa dikeco de la mina tavolo -- ĉ. 20 metroj kaj la antaŭvidebla kvanto de la resurso -- 19.4 miliardoj da tunoj.
La bruliva glacio fakte estas natura gaso-hidrato kaj nova pura fuelo trovita en oceano kaj tundra zono en la lastaj dudek jaroj. Ĝi povas anstataŭi tradiciajn fuelojn, kiaj petrolo kaj karbo.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua
|