Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Liaoning: suriri sur la vojon revigligi la ekonomion (IV)
2011-01-17

Teksto kaj fotoj de ZHAO XI

 

    Medikamenta urbo de Ĉinio -- Benxi

 


Aspekto de la Ŝtala Kompanio Beitai en Benxi 

 

    Benxi, 33 kilometrojn for de Shenyang, ĉefurbo de Liaoning-provinco, estis fama urbo de karbo kaj fero. Post ekspluatado de pli ol 100 jaroj ĝiaj karboriĉfontoj estis ĉe rando de elĉerpiĝo. Tio urĝe postulas, ke Benxi ŝanĝu sian ekonomian modelon. Utiligante sian avantaĝon Benxi disvolvis ĉefe la novan industrion -- biologiaj medikamentoj. Nun la Benxi-a Altteknologia Industria Bazo de Biologiaj Medikamentoj kun areo de 20 kvadrataj kilometroj jam subskribis 150 kunlaborajn projektojn kun ĉinaj kaj alilandaj entreprenoj.

 


Wang Shiwei, urbestro de Benxi

 

    Laǔ konigo de Wang Shiwei, urboestro de Benxi, Benxi havas apartajn riĉfontan avantaĝon kaj industrian bazon por disvolvi industrion de biologiaj medikamentoj. Benxi posedas 1117 specojn da medikamentaj materialoj el sovaĝaj plantoj, bestoj kaj mineraloj, 37 medikamentajn entreprenojn, numerojn de 369 specoj da medikamentoj sankciitaj kaj 48 specojn da tradiciaj ĉinaj medikamentoj por produktado.

 

    La Benxi-a Altteknologia Industria Bazo de Biologiaj Medikamentoj troviĝas en la nova urbo Shenxi en limo de Shenyang kaj Benxi, 21 kilometrojn for de Benxi. Antaǔ nelonge ĝi estis sankciita kiel ŝtata industria bazo de teknologio de biologiaj medikamentoj.

 

    Krom grandigo kaj fortigo de nunaj ĉefaj entreprenoj, la bazo faris ankaǔ klopodon por allogi al Benxi ĉinajn kaj alilandajn farmaciajn entreprenojn kaj instituciojn de scienca esploro. En la pasintaj kelkaj jaroj Benxi ellaboris 20 favorajn kaj instigajn politikojn pri tero, financo, imposto, scienco, teknologio kaj monkolekto, kaj liveris 5 milionojn da juanoj por subteni kunlaborajn projektojn.

 


Paklaborejo de la Farmacia Kompanio Fudong en la Benxi-a Altteknologia Industria Bazo de Biologiaj Medikamentoj

 

    Nun formiĝas la tendenco de amasiĝo de ĉinaj kaj alilandaj farmaciaj entreprenoj en la Benxi-a Altteknologia Industria Bazo de Biologiaj Medikamentoj, kaj senĉese longiĝas la industria ĉeno de esploro, produkto kaj transporto de medikamentoj. Multaj famaj medikamentaj entreprenoj kiel Xiuzheng, Chunhui, Dongbei kaj Beijing unu post alia faris investon por starigi fabrikojn en la bazo kaj la sumo de investado atingis 20 miliardojn da juanoj.

 


Prezentejo de la Benxi-a Altteknologia Industria Bazo de Biologiaj Medikamentoj 

 

    Por ke la medikamenta urbo rapide formu industrian skalon, Benxi fondis komisionon por medikamenta disvolviĝo, kiu respondecas pri planado de medikamentaj entreprenoj kaj varbado de komercistoj. La komisiono kolektis kaj ordigis rilatajn materialojn de pli ol 900 ĉinaj kaj alilandaj farmaciaj entreprenoj, 66 medikamentaj universitatoj, kolegioj kaj esploraj institucioj, kaj 34 financaj institucioj, kaj starigis bankojn de donitaĵoj pri projektoj. Ĝi sendis koncernajn personojn al Usono, Kanado, Japanio, Koreio, Singapuro, Hongkong, Taiwan kaj aliaj landoj kaj regionoj por konigi kaj inviti entreprenojn investi. (图14)

 

    La celo disvolvi industrion de biologiaj medikamentoj en Benxi ne nur estas trejni novan gvidan industrion, plej grave estas per tio kiel apogilo konstrui inter Shenyang kaj Benxi ekologian novurbon kun aparta trajto, pligrandigi spacon de urbo, levi kaj perfektigi urbajn funkciojn, plibonigi loĝmedion de homoj, akceli rapidan disvolviĝon de terciara entrepreno, krei novan dispozicion de harmonia disvolviĝo de ekologio, urbo kaj industrio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 
Pri Dao De Jing de Laŭzi, konas aŭ scias preskaŭ ĉiuj kleruloj en la tuta mondo, kaj priaj tradukoj, recenzoj, klarigoj, komentarioj ktp.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng