2011-01-26 de Ivanka Stoyanova
 Ĝjaŭzioj antaŭ la kuirado |
La Printempa Festo estas novjara festo en Ĉinio laŭ la luna kalendaro kaj ĉinoj komencos celebri ĝin la 3-an de februaro 2011.
En Ĉinio ekzistas diversaj tradiciaj kutimoj por pasigi la Printempan Feston, tamen komuna manĝado de ĉiuj familianoj en jarfina vespero estas absolute necesa. Antaŭ la Printempa Festo la familianoj, kiuj laboras aliloke, nepre devas reveni hejmen malgraŭ la longa vojaĝo de centoj aŭ eĉ miloj da kilometroj. Ĝjaŭzio estas nemalhavebla manĝaĵo por la Printempa Festo. Krome, ĝjaŭzio signifas renkontiĝon kaj riĉaĵon. Laŭkutime ĉiuj familianoj devas kune prepari kaj manĝi la ĝaŭziojn en la lasta nokto de la jaro laŭ la luna kalendaro. Oni pretigas ilin antaŭ la noktomezo kaj manĝas ilin post nulhoro.
 Preparo de ĝjaŭzioj |
|
 Preparita ĝjaŭzio |
Estas ĉina proverbo, ke "Neniu alia manĝaĵo estas pli bongusta ol ĝjaŭzio kaj nenio alia estas pli agrabla ol ripozo''. Ofte oni enmetas en unu ĝjaŭzion moneron kaj tiu, kiu havas la ŝancon akiri ĝuste tiun ĝjaŭzion, estas rigardata kiel homo, kiu riĉiĝos. Krome, oni enmetas ankaŭ bombonon kaj kiu akiris tiun ĝjaŭzion havos dolĉan vivon en la nova jaro. En alia ĝjaŭzio oni enmetas arakidan grajnon, kaj tio signifas longan vivon. Enmeto de jujubo kaj kaŝtano en ĝjaŭzion signifas baldaŭan naskon de filo. Fakte, ĉiuj enmetitaj objektoj montras la deziron de ĉinoj al feliĉo, riĉeco, prospero kaj longa vivo.
Estas multaj popolrakontoj pri ĝjaŭzioj. Unu el ili temas pri diino Nüwa, kiu kreis la homojn. Kiam la diino faris homojn el argilo en frosta vintro, la oreloj de la argila homo facile falis pro frosto. Ŝi decidis ligi la orelojn al la homoj per fadenoj por ke ili ne falu. Por memori ŝian meriton de kreo de la homoj, oni kreis la manĝaĵon ĝjaŭzion per formoj similaj al orelo.
La formo de la ĝjaŭzio ankaŭ havas signifojn. Ĉinoj kutime faras ĝjaŭzion kiel duonan lunon aŭ antikvan moneron kaj tio signifas riĉaĵon kaj feliĉon. Tamen en la vilaĝoj oni kunpremas la randon de la ĝjaŭzio kiel tritikan spikon kaj tio signifas bonan rikolton en la venonta jaro.
 Vaporumitaj ĝjaŭzioj |
|
 Kuiritaj ĝjaŭzioj |
Laŭkutime estas du specoj pri la farada maniero de ĝjaŭzioj -- vaporumita kaj kuirita.
Por kuiri ĝjaŭzion, oni volvas la farĉon per farunpasta ŝelo kaj poste boligas la tuton. Oni metas legomon, muelitan viandon kaj kelkajn kondimentojn por fari la farĉon kaj hakas ĉion serioze. Laŭ onidiro ''ju pli laŭte la haktabulo kaj la tranĉilo sonas, des pli feliĉa la familio estas''. Boliginte la akvon, oni laŭvice metas la ĝaŭziojn en kaserolon kaj milde renversas kaj turnas ilin en la bolanta akvo. Dum la boligado, necesas meti malvarman akvon en la kaserolon 3 fojojn. Post pli ol 15 minutoj, jam eblas manĝi la bongustajn ĝjaŭziojn.
 Ĉinoj kutime manĝas vaporumitajn ĝjaŭziojn kun saŭcoj. |
|
 Jen kiel ĉinoj manĝas ĝjaŭziojn. |
Mi aĉetis paketojn da ĝjaŭzioj en la supermerkto kaj antaŭ la festo kuiros ilin. Jam de nun mi antaŭĝuas ilian bonguston.
 En Eŭropo oni manĝas ĝjaŭziojn per forko. |
|
 Jen kiel aspektas ĝjaŭzioj interne. | |