Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Intervjuo kun Emanuele Ròvere (Mànuel)
2011-05-06

de IVANKA STOYANOVA

 

    Intervjuo kun Emanuele Ròvere (Mànuel), itala samideano, kiu ne volas esti nomata "kantisto", ĉar li estas simpla muzikamatoro

 


Mànuel 

 

    Mi estis admirita de Mànuel, kiam tralegis lian modestan prezenton en Ipernity. Li estas tre interesa persono, talenta kaj kapabla en ĉiuj flankoj de la vivo. Tuj post sia emeritiĝo li decidas dediĉi sin al Esperanto kaj al muziko, rekomencas studi la lingvon por perfektigi siajn konojn; Esperantigi poemojn-kantojn, reludi gitaron kaj kontraŭ la proskribon de la kuracistoj pro la ricevita operacio ĉe la voĉaj kordoj kanti. La celo fari tion estas: propagandi Esperanton kaj monhelpi al malriĉaj, blindaj infanoj, prizorgataj de esperantistoj en Kongujo ( Kingŝasa).

    Mi proponis al Manuel intervjui lin kaj li volonte akceptis.

 

    Ivanka: Dum niaj kontaktoj per Skajpo kaj kiam mi aŭskultis viajn kantojn mi konstatis, ke vi parolas Esperanton flue, bonstile. Via prononco estas klara kaj eĉ aŭdeblas la akuzativon. Kiamaniere vi ekkonis Esperanton kaj kiel vi sukcesis atingi tiel altan nivelon?

 

    Mànuel: Mi dankas vin pro tia alta taksado pri mia lingvokona nivelo: tamen, eble vi troigas, ĉar ankoraŭ multon mi devas lerni kaj plibonigi. La problemo estas, ke nur malofte mi trovas ŝancon paroli Esperanton kaj tial malfacilas fariĝi flueparolanta.

 

    Sendube, ĉiuj homoj havas siajn proprajn karakterizojn kaj inklinojn: kelkaj pli emas lerni literaturon, kelkaj sciencojn, aliaj pli ŝatas lerni metion, aliaj posedas kvalitojn por fariĝi valoraj sportistoj ktp. sed mi opinias, ke, por bone sukcesi en ĉiu ajn disciplino, oni devas ĝin ami kaj kredi en ĝia valoro: do, mi kredas en la valoro de Esperanto kaj tial mi min dediĉas kaj klopodas kiel eble plej bone koni la lingvon. Kompreneble, ju pli mi lernas novajn vortojn, plensignifajn esprimojn, des pli mi ricevas ĝuon.

 

    Ivanka: Bv. prezentu vin al la legantoj de El Popola Ĉinio

 

    Mànuel: Mi estas la tria ido, post frato kaj fratino, en tre modesta familio, eĉ mi povas diri tre malriĉa: ni posedis nek domon, nek bienojn; mia patro estis simpla laboristo, kiu kapablis bonege plenumi plurajn metiojn... tamen, li ne estis bonŝanca, eble ankaŭ pro sia fiera, sendependa karaktero: imagu, ke li, laborante en la granda urbo Milano kiel ĉefo de ekipo en la konstruado de tramreloj, antaŭ la mondmilito, kiam ankaŭ li devintus enskribiĝi en la faŝista partio, li rezignis al la posteno - kvankam li ne estis politikemulo, reiris al la vilaĝo, kie li dum sia tuta sekva vivo sin baraktis tra ĉiuj eblaj laboroj por vivteni la familion; je la aĝo de 50 jaroj, li elmigris Germanujon kaj, reveninte hejmen por mallonga Kristnaska ferio, mortis pro infarkto ( koratako ) je la aĝo de 52 jaroj, sen ia antaŭa simptomo. Mi estis dekkvarjara, mia frato dudeka, mia fratino dekoka: ili devis elmigri al Milano kaj serĉi laboron, per kiu ili subtenis ankaŭ nian patrinon kaj min, kiu bonŝance ŝatis studi kaj tre diligente kondutis ( lastan jaron de altlernejo, mi estas premiita en Londono, permane de la Princo Filipo de Edinburgo en la "Lancaster House", pro mia eseo pri Eŭropa Unuiĝo - kvankam mi ne studis literaturon, humanismajn sciencojn, tamen mi kapablis bonege uzi italan lingvon - mi studis teknologiojn kaj poste Elektroteknikon en Universitato - por lingvoj, mi ĉiam havis intereson kaj plurfoje aŭdis ion pri Esperanto, tamen la ŝanco ĝin koni kaj lerni venis al mi nur en aŭtuno de la jaro 1985.

 

    Pri mia patro mi konservas tre kortuŝan memoron, ĉar krom esti honestega, laborema homo, li estis tiel sentema kaj bonkora, ke li estis la nura, inter ĉiuj viroj de la vilaĝo, kiu plurfoje ludadis kun la infanaro, ankaŭ ofte kantis por ilin amuzi, dum la aliaj viroj sidas fumante pipon kaj babilante. Mia patrino meritus apartan, specialan priskribon: mi nur diras, ke ŝi estis escepte bonkora kaj sindona; el ŝia buŝo neniam venis malbonaj vortoj, nur instigoj al komprenemo, al pardono... ŝi estis profunde religia kaj eble tio helpis ŝin, ke ŝi vivis 101 jarojn, kaj ŝi estis escepte mensvigla ĝis la fino: ŝi amis la vivon kaj ĉiam pensis pri la aliuloj antaŭ ol por si mem.

 

    Mi laboris 5 jarojn kiel instruisto pri elektrotekniko; poste mi estis 15 jaroj funkciulo de la Nacia Elektra Societo; intertempe, mi plenumis unujaran militan servon. Poste, mi fondis privatan, malgrandan entreprenon en la fako de elektraj-hejtigaj-gasaj provizoj, kaj fermis ĝin antaŭ 2 jaroj pro emeritiĝo. Kiam adoleskanto, mi ŝatis sportojn, precipe bicikladon, kvankam mia fizika strukturo ne estis tro taŭga por performanoj. Mi ĉiam ŝatis labori permane, konstrui, inventi; tamen, la plej ŝatata intereso, kiu vere min akompanis kaj restas en miaj plej karaj memoroj, estis muziko, popmuziko kaj kantoj. Mia fratino, laborante en Milano, sukcesis havigi al mi malnovan, rompitan gitaron, kiun mi riparis en la laborejo de lignaĵisto, patro de mia amiko; mi aĉetis lernolibron pri muziko kaj memlernis ludeti gitaron; dum mia milita servo, mi trovis tempon por pli bone lerni ludi basgitaron, kiun multajn jarojn poste mi ludadis, ĉiam samtempe kantante. Mi verkis-surbendigis dudekon da kantoj en mia gepatra lingvo, la friula, tiu de mia regiono Friulujo-Julia Venetio en nordorienta Italujo kaj en tiu periodo mi suferis operacion ĉe la voĉaj kordoj, sekve de kio mi perdis mian kantovoĉon. Ne eblas priskribi la situacion, kiam oni sentas interne sian voĉon kaj tiu ne eliras, ne plu aŭdeblas pluraj frekvencoj, ne venas la altaj sonoj, malaperas frekvencoj, nuancoj...

 

    Neniu povas imagi kiom mi suferis enanime pro tio: por mildigi la vundon, dum jaroj kaj jaroj mi decidis eĉ ne aŭskulti muzikon. Nur post, ke mi aniĝis al la Esperanto grupo de mia urbo, mi estis preskaŭ devigita repreni gitaron kaj kanteti: sed mia voĉo estis kaj estas nur pala ombro de tiu, kia ĝi estis. Mi ŝatas naturon, precipe montetojn, arbarojn, riveretojn, florojn, fruktoarbojn eĉ sovaĝajn. Mian domon mi konstruis mem, escepte de la muroj, kaj multaj teknikaj solvoj, por ŝpari monon kaj energion, troveblas nur en mia domo, kiu estas tre modesta sed komforta.

 

    Ivanka: Kiam kaj kiel okazis viaj unuaj kaj lastaj renkontiĝoj kun eksterlandaj esperantistoj?

 

    Mànuel: Post kelkaj semajnoj de mia eklernado de Esperanto, mi partoprenis kun kelkaj grupanoj en renkontiĝo dum kiu parolis Espeanton kelkaj aŭstrioj kaj jugoslavoj, el la najbaraj landoj kaj mi jam sufiĉe bone komprenis iliajn vortojn. Lastan semajnon, vizitis nian urbon japana geedza paro: li estas universitata profesoro pri Komunikado kaj ŝi estas oficiala turisma gvidantino: mi kaj du samideanoj akompanis ilin, laŭvice, dum tri tagoj kaj pluraj horoj por vizitado de la plej interesaj vidindaĵoj de nia urbo kaj ĉirkaŭajo: ili estis vere tre kontentaj ( ŝi parolas bone Esperanton ).

 

    Ivanka: Ĉu laŭ vi Esperanto estas utila lingvo por internacia komunikado kaj ĉu ĝi progresos kiel internacia lingvo?

 

    Mànuel: Mi opinias, ke Esperanto estas escepta, valorega ilo por internacia komunikado: mi konas sufiĉe bone la anglan, komprenas francan kaj hispanan, iom de la germana kaj iomete de slavaj lingvoj, sed tio utilas al mi tre malmulte, dum per Esperanto mi povas rilati kun la tuta mondo.

 

    Ĉu Esperanto progresos kaj eble venos iam "la fina venko" mi dubas, ĉar laŭ mi la Esperantistaj Organizoj, komence de UEA, ne efike agas kaj precipe ne agas laŭ preciza plano por sukcesigi Esperanton. Estas multegaj iniciatoj, eĉ valoraj, eĉ trafaj sed ĉiuj povas konstati, ke mankas kunordigado por strukturita plano. Plurfoje en Esperantujo estas eĉ kontrastoj, malakordoj, envioj... Kaj ankaŭ pri unuopaj esperantistoj mi ofte konstatas, ke ili estas tre donacemaj je laŭdoj, instigoj al plua laborado por Esperanto.. .. sed, kiam temas pri konkreta ago - ekz. plulerni la lingvon, partopreni en la iniciatoj, kunlabori por diskonigi la verkojn de esperantistaj artistoj ktp, restas vere malmultaj subtenantoj.

 

    Ivanka: Antaŭ nelonge vi eldonis vian unuan kompaktdiskon (KD-on) - Duonvoĉe-tutkore, tute en Esperanto. Bv. pli detale prezentu ĝin al ni

 

    Mànuel: Antaŭ dek monatoj, mi komencis registri endome kelkajn de mi esperantigitajn kantojn, prezentis ilin dum la Itala Esperanto-Kongreso kaj alŝutis ilin enreten, ricevinte tre favorajn reagojn, instigojn al plulaborado, laŭdojn... Franca samideano kontaktigis min kun Vinilkosmo kaj ĝia respondeculo, Floreàl Martorell, helpis per bonaj sugestoj plibonigi mian verkon, kiun nun aperis en la kompaktdisko. Ĝi entenas kantojn jam fame konataj, de mi esperantigitaj kun oftaj ŝanĝoj el la origina teksto, ŝanĝoj kiuj, mi esperas, estas ankaŭ plibeligoj.

 

    Ĉar mi bone konscias pri miaj kantovoĉaj limoj, mi celis kaj celas doni korektajn tekstojn, facilkompreneblajn tamen ne banalajn, sur agrablaj muzikaĵoj kaj klopodas, ke mia elparolo estu klara kaj senerara.

 

    Vinilkosmo vendas la diskon post konstato, ke ĝi posedas bonan teknikan kvaliton, krom instrulingvan valoron. Mi proponis tute senpagan donacon de diskostoko ankaŭ al Universala Esperanto Asocio, por destini la enspezotan monon al iu iniciato favore de Esperanto aŭ de mizeruloj: post tri mesaĝoj senditaj al ties Direktoro, kaj post monatoj mi ankoraŭ atendas respondon. Intertempe, pro interesiĝo de slovaka samideano, mi interkonsentis kun ''EVIDENTE ", kiu entuziasme akceptis mian oferton: Evidente estas neprofitcela Organizo, kies sidejo estas en Nederlando, ricevas subvenciojn de pluraj instancoj ankaŭ ŝtataj; jam de antaŭ jardekoj, ĝi kuracas senpage blindulojn per pluraj ĉiujaraj projektoj en malriĉaj landoj kaj en Kinŝaso, ĉefurbo de Demokrata Respubliko de Kongujo, estras lernejon por malriĉaj, blindaj infanoj kaj tie laboras kelkaj ESPERANTISTAJ VOLONTULOJ. La tuta mono enspezota per la vendado de la kompaktdiskoj iros al Evidente: mi koncertos ĉie, kie kaj kiam mi povos, vojaĝos je miaj elspezoj nur por aĉetigi la diskojn. La ricevantoj de la diskoj povas ĝin pagi sendonte la monon al la bankokonto de Evidente. Vinilkosmo, kiu vendas enrete kaj per libroservoj, retenos pro sia laboro etan procenton kaj sendos la restantan monon al Evidente: al mi venos granda kontentigo, ke oni ŝatas mian verkon, ke Esperanto verŝajne plu vivas kaj, ke kelkaj malbonŝancaj infanoj povas iom pli bone vivi.

 

    Ivanka: Kia estas via programo por 2011 ?

 

    Mànuel: Mi jam komencis prezenti la kompaktdiskon por "Klubo Unesco" en mia urbo kaj por grupo da feriantoj en la kroata marborda urbo Opatija, apud Rijeka. La venontan 24an aprilo 2011, mi koncertos dum la Itala Junulara Festivalo; komence de majo, dum la Tutpollanda Esperanto Kongreso en Nowy Sacz; la 6an de majo dum la Nacia Esperanto- Kongreso en Rumanio; la 14an de majo, dum la Kroata Esperanto Kongreso en Bjelovaro, apud Zagrebo; inter 12-25 junio, Ĉebalta Esperantista Printempo; inter 25-29 junio, Grandpola Esperantista Renkontiĝo en Wagrowiec - Pollando; inter 03-07 junio, dum Kongreso de Katolikaj Italaj Esperantistoj en Sankta Giustina, apud Belluno - Italujo; la 29an de julio, dum la Universala Kongreso en Kopenhago; 20-26 aŭgusto, dum la Itala Kongreso en Torino; inter la 21a kaj 31a de julio (escepte de kvar tagoj por ĉeesto en UK) tri koncertoj kaj kunlaborado en Greziljono- Francujo kaj ebla kunlaboro kun Bert Schumann de la Greziljona Organizo en la Infankongreso apud Kopenhago; refoje en Francujo dum aŭgusto por koncerto-kunlaboro en Greziljono kaj partopreno en Festivalo en Bretonujo.

 

    Ivanka: Kiaj estas viaj deziroj kaj planoj por la sekvaj jaroj?

 

    Mànuel: Kompreneble, mi esperas, ke multaj aĉetos mian diskon kaj, ke mi ne devos diri "estintus pli bone donaci la elspezitan monon senpere al la blindaj infanoj, anstataŭ ol tiom multe labori, batali kontraŭ malfaciloj, flankenlasi personajn farendaĵojn..." se la rezulto estos malsukcesa. Se la Esperantistaro favore reagos al mia iniciato, mi certe daŭrigos muziki, instrui la lingvon, intensigi la multajn kontaktojn, kiujn mi havas kun samideanoj el la tuta mondo. Jam mi, de tempo al tempo, min dediĉas al verkado de novaj kantoj, en tekstoj, en muzikoj, kiujn mi intencas registri por sekva kompaktdisko. Tamen, ĉio dependos ankaŭ, se mi ĝuos je sufiĉe bona sano por ĉion plenumi.

 

    Ivanka: Viaj proponoj kaj bondeziroj al la legantoj de El Popola Ĉinio?

 

    Mànuel: Proponojn mi ne kuraĝas fari: nur, mi petas, ke ili bonvolu aĉeti la diskon. Se estas iuj, kiuj deziras kunlabori, ekzemple estraranoj de Grupoj ktp. mi povas ankaŭ sendi al ili tute senpage stokon da diskoj, ke ili vendu al samideanoj, rikoltu la monon kaj sendu senpere al la bankokonto de Evidente.

 

    Al ĉiuj ili mi bondeziras ĝuon en la uzado de Esperanto, bonan sanon, pacon kaj prosperon.

 

    Ivanka: Tre kara kaj estimata Mànuel, mi dankas al vi, ke vi akceptis mian proponon intervjui vin kaj trovis tempon inter viaj multegaj partoprenoj en E- iniciatoj detale respondi al ĉiuj miaj demandoj. Mi bondeziras al vi longan vivon en bona sano, feliĉo, inspiro kaj prospero.

 

    Karaj legantoj, vi jam certigis en la humaneco de Mànuel, liaj deziroj kaj klopodoj labori per kaj por Esperanto, verki muzikaĵojn, koncertumi ĉie en Esperantujo, eĉ je siaj propraj kostoj nur por helpi al tiuj, kiuj vivas mizere, malfeliĉe, en blindeco kaj vere bezonas nian helpon.

 

    Tie-ĉi mi ankaŭ profitas por evidentigi, ke la tuta diskokovrilo kaj libreto de la kantotekstoj estas realigitaj per "reciklebla kartono-papero", ne estas plastaj substancoj: tio por montri veran, realan agon, cele al malpliigo de polucio de la medio.

 

    Mi esperas, ke multaj el vi aĉetos la KD-on , ĝuos la kantojn de Mànuel kaj samtempe helpos al tiuj, kiuj estas pli malbonŝancaj ol ni.

 

    Kontakteblecoj kun Mànuel:

 

    Rete: emanrovere@libero.it

 

    Ipernity: http://www.ipernity.com/home/166962

 

    Por mendi KD-- Duonvoĉe-tutkore http://www.vinilkosmo.com/

 


Mànuel ludas per gitaro en muzikgrupo ''GALAXY' 

 


Mànuel dum E-aranĝoj 

 


Koncertoj de Mànuel prezentitaj en la televido 

 


Mànuel en la ĉiutaga vivo 

 


Mànuel - ''Arkones 2010'' - Pollando (Foto de Joanna F.Choroszucha)  

 


Mànuel dum la koncerto ''Arkones 2010'' - Pollando (Foto de Joanna F.Choroszucha)  

 


Mànuel parolas pri Esperanto en lernejo (Triest- Italujo) kun lernantoj, kiu partoprenis en Internacia Kristana konkurso ( Foto de Edvige Ackermann)  

 


Mànuel (meze) parolas kun esperantistoj dum la Itala Esperanto-kongreso 2010 (Foto de Joanna F.Choroszucha)  

 


Mànuel kantas dum la Itala Esperanto-kongreso -2010 (Foto de Joanna F.Choroszucha)  

 


Mànuel dum la Tutpollanda Esperanto-kongreso en Nowy Sacz - majo/ 2011 (Foto de Joanna F.Choroszucha)  

 


Mànuel kantas dum la Tutpollanda Esperanto-kongreso en Nowy Sacz - majo/ 2011 (Foto de Joanna F.Choroszucha)  

 


Kovrilo de KD Duonvoĉe-tutkore kaj tekstolibreto 

 


Banero por mendi la KD-on 

 

 
La libro Rusa Novelaro enhavas la plej bonajn rakontojn kaj novelojn de Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogol, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin, Lev Tolstoj kaj Anton Ĉeĥov.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng