Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Liu Yandong instigis reformon de piedpilko
2011-07-18


Liu Yandong en inaŭguro de la Elito-elekta Matĉo de la Tutlanda Junulara Piedpilka Turniro 

 

    En la 3-a de julio de la jaro 2011, dimanĉe, Ĉina Ŝtata Konsilanto Liu Yandong postulis reformi kaj iniciate klopodi por krei sistemon utila por sana disvolvo kaj administrado de ĉina piedpilko.

 

    Diris tion Liu Yandong en Pekino ĉeestante la inaŭguron de la Elito-elekta Matĉo de la Tutlanda Junulara Piedpilka Turniro kaj la ceremonion de ĉinaj piedpilkaj esperaj steloj irantaj al Eŭropo por studi.

 

    La reformado kaj disvolvo de ĉina piedpilka sistemo estas longtempa kaj komplika afero, Liu Yandong instigis klopodi por krei sistemon konvenan al Ĉinio, per analizado de la avantaĝoj de tutnacia sistemo kaj merkata sistemo, kaj lernado desukcesaj spertoj de aliaj landoj.

 

    Liu Yandong diris, oni devas firmigi la socian bazon de piedpilka disvolvo per akcelado de korpo-fortigado de tutlandanoj kaj akcelado de lernantaj sportoj.

 

    Liu Yandong diris, ke oni devas ankaŭ energie disvolvi piedpilkadon en lernejoj kaj 4-nivelan piedpilkan ĉampionecan matĉon inkluzive de elementa, meza kaj supermeza lernejoj kaj universitato.

 

    Krome, Liu Yandong emfazis, ke la administrada sistemo de ĉina piedpilka profesia matĉo kaj ĝiaj teamoj devas ankaŭ pliboniĝi, oni devas fari ĉion eblan por levi la kvaliton de piedpilkistoj, trejnistoj, arbitraciantoj kaj administrantoj por fortigi konkurencon de ĉina piedpilkado.

 

Redaktoro:Li Jianhua

 

 

 
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng