Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Grandaj kaj malgrandaj kompanioj pri diamantoj rapide enokupas ĉinan merkaton
2011-07-18

 

 

    Eksterlandaj diamantaj detalistoj prizorgas la rapid-disvolvan diamantan merkaton en Ĉinio celanta dividi la profiton de ĉina kreskanta aĉetpovo.

 

    Iu oficisto de la Diamanta Administrejo de Ĉinio elmontras, ke la jara vendosumo de la Ŝanhaja Diamanta Borso atingis 2.81 trilionojn da usonaj dolaroj en la jaro 2010, kiu kreskis je 88.1% kompare kun tiu en la jaro 2009. Laŭ informo de la Diamanta Administrejo de Ĉinio, Ĉinio jam fariĝis la dua granda diamanto-aĉeta lando en la mondo, kaj la plej granda lando estas Usono. La specialisto en diamanta industrio antaŭdiris, ke la vendo de diamanto en Ĉinio kreskos je 15% ĉiujare en la venontaj kelkaj jaroj.

 

    De Beers, la diamanto-komerca magnato el Londono, malfermis sian unuan butikon en Pekino en la 31-an de majo de tiu ĉi jaro celanta allogi riĉajn klientojn. Aliaj internaciaj luksaj produktaĵaj detalistoj, ekzemple la Cartier kaj Tiffany, jam fondis admiralŝipajn vendejojn en grandegaj urboj ekzemple Pekino kaj Ŝanhajo por pligrandigi sian merkatan rekonon.

 

    Sun Fengming, vic-prezidanto de la Ĉina Diamanta Asocio, diris, ke diamanta bezonado en Ĉinio daŭre pligrandiĝos ĉar la popolo ne nur volas posedi diamanton sed ankaŭ volas havi pli multe da scioj pri ĝi.

 

    La farado de geedziĝaj ringoj kreskigis la bezonadon de diamanto, krome, la investantoj ankaŭ esperas eviti la negativan efekton de la inflacio.

 

    La grandega komerca ŝanco en Ĉinio ne nur allogas atenton de internaciaj magnatoj, kaj la malgrandaj komercistoj ankaŭ atente observas la merkaton.

 

    La diamanta detalisto La Karata Klubo, kun ĉefstabejo en Malajzio, malfermis sian unuan admiralŝipan vendejon en Ŝanhajo por vendi diamantojn kun pezo de 3 karatoj aŭ pli-ol-3 karatoj.

 

    Por kontentigas la kreskantan merkatan bezonon, tiu ĉi diamanta detalisto kun diamanto-komerca sperto de pli ol 50 jaroj en sia hejmlando fermis sian diamanto-komercejon en Malajzio kaj totale transloĝis ĝian ĉefstabejon al Ŝanhajo antaŭ du monatoj.

 

    "La Ĉina merkato estas tiel granda kaj mi opinias, ke ĝi kreskos rapide. Mi kredas ke la malajzia ekonomio estas ne tiel bona kiel tiu de Ĉinio." Tion diris Chan Boon Yong, la ĉefa administra oficisto de la Karata Klubo.

 

    Yong planas ĉefe vendi diamantojn kun pezo de pli ol 3 karatoj. La respondeculo de la Karata Klubo diris, ke li povas oferi pli ol 10 diamantojn de tiu kvalito en iu ajn tempo, kio estas malofta afero antaŭe en Ĉinio. Antaŭe, multaj ĉinoj aĉetis grandajn diamantojn en eksterlandaj merkatoj.

 

    La Karata Klubo planas malfermi pli multajn vendejojn en Pekino kaj Ŝanhajo.

 

    Yong diris, ke la plej grava faktoro diferenciganta ilin kaj aliajn rivalajn magnatojn estas ilia kapableco liveranta unikan diamanton kaj oferanta al klientoj pli multan elekton. Laŭ li, tiel alta kvalito estas ne trovita en granda vendejo.

 

    "Ni havas longdaŭran interrilaton kun multaj internaciaj diamantaj liverantoj kaj tranĉistoj. Tio signifas ke ni povas oferi pli multan elekton al klientoj", tion diris Yong, "Ni precize konas ke kion oni bezonas kaj kie oni povas gajni la ĝustan diamanton en taŭga prezo." Yong reklamis ke li povas trovi kvin ruĝajn diamantojn unufoje kaj la klientoj povas elekti el ili. Ruĝa diamanto estas opiniata kiel la plej rara ŝtono en la mondo kaj nun nur ekzistas 30 ruĝaj diamantoj en la mondo. Diference de aliaj multaj internaciaj juvelistoj, kiuj malfermis la vendejon en la komerca distrikto, La Karata Klubo elektis lokigi sian vendejon en iu domo de Xuhui-distrikto de Ŝanhajo. Yong diris, ke la vendejo helpos lin krei fidon kaj amikecon kun la klientoj, kaj tio estas tre grava por la nova konkursanto al la merkato.

 

    Kun la pokapa totala enlanda produktovaloro atinganta 4000 usonajn dolarojn en Ĉinio, ĉinoj aĉetas pli multajn luksajn produktaĵojn. La konsutanto Bain & Company taksis ke la konsumado de luksaj produktaĵoj de Ĉinio kreskis je 25% en la jaro 2011 kompare kun tiu de la sama periodo de la pasinta jaro. En la venontaj jaroj, la konsumado de luksaj produktaĵoj de Ĉinio superos tiun de Japanio.

 

    Kvankam diamantaj komercistoj diskonigis la ideon ke la diamantoj povas esti uzata kiel barilo kontraŭ inflacio, la industriaj specialistoj donis averton.

 

    "Ne ekzistas platformo por komerci kun aliaj personoj per privataj diamantoj, tio signifas ke estas malfacila por ŝanĝi diamantojn en monon." Tion diris Zhang Yongtao, vic-prezidanto de la Ĉina Ora Asocio. "Ne ekzistas komerca servo liverita por la privatuloj nun."

 

    Konkureco en la diamanta kampo intensiĝas pro multiĝo de diamanto-komercistoj. Specialisto diris ke la detalistoj devas provi malfermi plimultajn vendejojn por altigi ilian merkatan okupecon, tio favoros al kresko de tiu kampo.

 

Redaktoro: Li Jianhua

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng