2011-08-10
 |
Fondintoj de Kultura Kooperativo de Esperantistoj |
Kultura Kooperativo de Esperantistoj estis brazila kooperativo de esperantistoj fondita en Rio-de-Ĵanejro en 1951.
La ideo pri la fondo de KKE naskiĝis interne de la tiama urba asocio (Asocio Esperantista de Rio de Janejro) kaj ĉefa motivo estis la neceso starigi organizaĵon fortan je financa vidpunkto "kiu havos kiel ĉefan celon la publikigon de verkoj en aŭ pri Esperanto kaj la organizon de aliaj servoj nemalhaveblaj por la progresigo de Esperanto-movado en Brazilo". Inter la ĉefaj agantoj elstaris la idealistoj Braz Cosenza, Cedilha de Oliveira Neto kaj Ismael Gomes Braga.
Ĝi organizis 16 jarajn Brazilajn Seminariojn, dum periodo kiam ne okazis Brazilaj Kongresoj de Esperanto. Post 1983, en plurjara proceduro, KKE fariĝis parto de Brazila Esperanto-Ligo.
Listo de Brazilaj Seminarioj de Esperanto organizitaj de KKE
Jaro |
Seminario |
Urbo |
Periodo |
Partoprenintoj |
1966 |
1-a |
Rio de Janeiro-RJ |
26-28/Aŭg |
142 |
1967 |
2-a |
Santos Dumont-MG |
28-30/Jul |
245 |
1968 |
3-a |
Nova Friburgo-RJ |
26-28/Jul |
151 |
1969 |
4-a |
São Paulo-SP |
18-20/Jul |
290 |
1970 |
5-a |
Belo Horizonte-MG |
23-26/Jul |
364 |
1971 |
6-a |
Campos-RJ |
22-25/Jul |
255 |
1972 |
7-a |
Curitiba-PR |
20-23/Jul |
187 |
1973 |
8-a |
Marília-SP |
19-22/Jul |
245 |
1974 |
9-a |
Fortaleza-CE |
21-25/Jul |
277 |
1975 |
10-a |
Valença-RJ |
10-13/Jul |
140 |
1976 |
11-a |
Brasília-DF |
15-18/Jul |
270 |
1977 |
12-a |
Santos-SP |
14-17/Jul |
210 |
1978 |
13-a |
Marília-SP (*) |
17-22/Jul |
450 |
1979 |
14-a |
Uberaba-MG |
19-22/Jul |
140 |
1982 |
15-a |
Uberlândia-MG |
Julio |
300 |
1983 |
16-a |
Ouro Preto-MG |
21-24/Jul |
135 |
(El retejo de Vikipedio)
Redaktoro: Li Jianhua
|