Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Vojaĝo al UK en Hanojo-projekto
2011-08-10

 

    Ekde 27.07 -- 4. 08 2012 jaro okazos la 97-a Universala Kongreso de Esperanto en Hanojo, Vjetnamio. Ĉar tio aperis plano atingi la kongreslokon iom ĉirkaŭvoje, tamen pli interese ol per rekta flugo. Nun estas planataj du variantoj.

 

    La unua - trajna. Ni startas el Moskvo ( opcie - el St.Petersburgo) kaj laŭ Trasiberia fervojo ni veturos ĝis lago Bajkalo. Laŭvoje ni vizitos urbon Jekaterinburg ĉe limo de Eŭropo kaj Azio, la urbo, ligita historie kun nomoj de la lasta rusia caro Nikolao la Dua kaj unua rusia prezidanto Boris Jelcin. Poste ni veturos trajne al urbo Irkutsk kaj apuda lago Bajkalo - plej profunda lando en tutmondo. Post ripozo ĉe la lago ni veturos al Ĉinio laŭ unu el du itineroj: a) al rusia landlima stacio Zabajkalsk / ĉina Manĉĵouli kaj trajne ĝis Beijing (Pekino) b) tra Mongolio, kie ni vizitos Ulaanbaatar kaj (laŭvole) antikvan budhisman monaĥejon Ĥamarin-ĥijd en sud-orienta Gobio. Post la monaĥejo ni veturos trajne al ĉina landlimo kaj urbo Erljan (kun muzeo de dinosaŭroj) kaj poste veturos trajne aŭ per dormbuso al Beijing. El Beijing ni veturos per trajno al sud-okcidenta Ĉinio (urboj Ĉendu, Kunming) kaj de tie al Hanojo. Ĉi itinero trairas konatajn vidindaĵojn de tutmondo kaj estas sufiĉe komforta por vasta rondo de vojaĝantoj

 

    La dua - trajna-busa. Ni startas el Moskvo ( opcie – el St.Petersburgo) kaj laŭ Trasiberia fervojo ni veturos ĝis urbo Novosibirsk, la ĉefurbo de Siberio. Poste ni veturos buse tra Altaj- montaro laŭ landvojo Ĉujskij trakt (Landvojo de Ĉuja-rivero) ĝis vilaĝo Koŝ-Agaĉ ĉe mongola landlimo. De ĉi-loko ni veturos ĝis mongola urbo Hovd, de kie tra montaro de Mongola Altaj ni veturos al mongola-ĉina landlimo, kaj poste ni veturos buse al ĉina urbo Altaj de kiu ni daŭras vojon al ĉina urbo Urumĉi, la ĉefurbo de Xinjiang-a Ujgura aŭtonoma regiono. La urbo estas mirinda miksaĵo de ĉina kaj azia (islamana) kulturoj. Post konatiĝo kun Urumĉi ni trajne veturos al sud-okcidenta Ĉinio (urboj Ĉendu, Kunming) kaj de tie al Hanojo. Ĉi itinero estas plej oportuna por tiuj vojaĝantoj, kiuj preferas sovaĝan naturon kaj ŝatas aventurojn.

 

    Pritakso de ambaŭ itineroj jam daŭras kaj plia parto de ĝi estas jam testita kaj estas bona sperto de la vojaĝo. Laŭvoje estas planataj renkontoj kun lokaj geesperantistoj (ruslandaj urboj, Ulanbatoro, ĉinaj urboj). Laŭbezone kaj laŭkonsente eblas ŝanĝoj de variantoj. Certe la vojaĝoj inkluzivas laŭvojan gvidiston kaj ĉiĉeronadon. La vojaĝoj estas nekomercaj aranĝoj kaj bezonos nur kompencon de neeviteblaj elspezoj de gvidisto.

 

    Do,mi proponas la planon por vasta diskuto kaj proponoj. Se mi rimarkos veran intereson kaj dezirantojn por partopreni ĝin, mi pretos prezenti pli detalan informaron.

 

    Pliajn informojn en la dissendolisto: "Vojaĝanto-per-esperanto" de Google. Abonebla per la retpaĝon http://groups.google.com/group/vojaĝanto-per-esperanto?hl=eo kaj ne forgesu viziti nian retejon ĉe http://rusio.info/forumo/

 

(El tejo.org)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova

 
La libro Rusa Novelaro enhavas la plej bonajn rakontojn kaj novelojn de Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogol, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin, Lev Tolstoj kaj Anton Ĉeĥov.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng