Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinaj kaj alilandaj Raportistoj spertis vivon kun "malmulta ellaso de karbona dioksido"
2011-08-15

de HUA CHUNYU

 


La raportistoj de ĉefaj amaskomunikiloj de Ĉinio-ASAL vizitas televizian studion de la Ĉina Ekonomia Reto 

 

    Lastatempe, raportistoj de ĉefaj amaskomunikiloj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASAL) inkluzive de Malajzio, Filipinoj, Singapuro, Tajlando, Birmo kaj Laoso ĉeestis "komunan intervjuadon de ĉefaj amaskomunikiloj de Ĉinio-ASAL". En la ĉefurbo Pekino kaj la provinco Hebei en norda Ĉinio, la raportistoj vizitis ekologian vilaĝon, malnovan industrian urbon, registarajn departementojn kaj grandajn entreprenojn. En la vizito ili spertis la popolan vivon de malmulta ellaso de karbona dioksido, kaj atestis firman decidon de ĉinio pri energio-ŝparado, reduktado de ellasa karbona dioksido kaj disvolvo de cirkula ekonomio.

 

    Vivo ŝanĝinta pro malmulta ellaso de karbona dioksido

 

    "Tiuj bluaj tegmentoj estas tabuloj por kolekti sunenergion, kvankam ili nur estas kelkaj tabuloj, ili liveras pli ol 30% da energio de la tuta vilaĝo. Ili estas nemankeblaj por nia varmigo, kuirado kaj lumigado." Tion diris al raportistoj la laboranto de Guajiayu-vilaĝo de Pekino.

 

    En tiu ĉi ekologia vilaĝo de Pekino, la raportistoj ne nur miris pro la disvolvo de tiu ĉi monta vilaĝo, sed ankaŭ interesiĝis pri la sperto de alt-efika uzado de ekologia resurso kaj la vivo ŝanĝinta pro malmulta ellaso de karbona dioksido.

 

    Zhang Chaoqi, la estro de la vilaĝo, diris al la raportistoj, ke antaŭ 10 jaroj, la vilaĝanoj ĉefe uzis karbon por varmigo kaj kuirado. Sed nun, ĉiuj novaj domoj de la vilaĝo uzas sunenergion por varmigi. Ĉiuj familioj instalis biomaso-gasigan fornon. Krome, oni instalis pli ol 200 sunenergiajn stratajn lampojn. Nun la vilaĝo estas vera senfuma vilaĝo!

 

    "Ĉu la tegmento estas multekosta?" la raportisto demandis tion al Zhang Chaoqi. Zhang diris, la kosto estas kompare multekosta laŭ la konsuma nivelo de kamparanoj, sed pro la uzado de suna energio, la vilaĝanoj povas ŝpari karbon, tiel en 5 jaroj, oni povas ŝpari la konstruan koston.

 

    "La montoj kaj akvo estas disvolva bazo de nia vilaĝo. Nun la turismo alportas 65% de la totala enspezo de la vilaĝo, kaj tio ankaŭ kreskas je 10% en ĉiu jare, tial protektado de medio kaj resurso estas tre grava por ni!" tion diris Zhang Chaoqi.

 

    En la Alt-teknika Ĝardeno de la urbo Baoding de la provinco Hebei en la norda Ĉinio, la raportistoj vizitis iun kompanion. En la fabrikejo, la laborantoj produktas tabulojn uzantajn sunenergion. La laboranto de tiu ĉi kompanio emfazis ke ili faras produkataĵojn aĉeteblajn de la ordinaraj popolanoj. Iu raportisto el Malajzio demandis: "Kio estas tiuj produktaĵoj?"

 


Strataj lampoj uzantaj sunan energio en la urbo Baoding 

 

    Vizitante la desegnadon de novaj produktaĵoj en la kompanio, la raportistoj trovis respondon. Tie, ekzistas seĝoj uzantaj sunenergion por turistoj — tage la turistoj povas ripozi sur la seĝoj, kaj samtempe la seĝoj produktas elektron kaj konservas ĝin en piloj, vespere la seĝoj aŭtomatike lumiĝas. Krome, la raportistoj ankaŭ vidas elektran poŝlampon, policanan lampon, koridoran lampon uzantan sunenergion kaj aliajn produktaĵojn. En la desegnado de tiuj ĉi produktaĵoj, oni povas trovi ke la suna energio devas esti uzata en ĉiuj flankoj de popola vivo.

 

    Laŭ diro de koncerna respondeculo de la urbo Baoding, ĉiuj jare, oni ŝparas 21 milionojn da kilovatthoroj pro uzado de suna energio, tio egalas 6720 tunoj da norma terkarbo, kaj ĉiujare oni reduktas ellasadon de 17 miloj da karbona dioksido.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Li Jianhua

 

 

 

 
Pri Dao De Jing de Laŭzi, konas aŭ scias preskaŭ ĉiuj kleruloj en la tuta mondo, kaj priaj tradukoj, recenzoj, klarigoj, komentarioj ktp.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng