De Wang Huan
Vespere de la 12-a de aŭgusto en Shenzhen inaŭguriĝis la 26-a Somera Universiado. Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao ĉeestis la inaŭguron kaj deklaris malfermiĝon de la Universiado.
Ĝi estas la tria granda sportkunveo gastigita de Ĉinio krom la Pekinaj Olimpikoj kaj Kantona Azia Sportkunveno.
La 12-a de aŭgusto estis Internacia Junula Tago, kies temo estis "Ŝanĝi la Mondon", kiu akordis kun la temo de Shenzhen-a Universiado "Tie Komenciĝas".
George Killian, prezidanto de la Internacia Federacio de Universitataj Sportoj, faris parolon en la inaŭguro. Ĝenerala direktoro de UNESKO Irina Bokova, bolivia prezidento Juan Evo Morales Ayma, fiĝia prezidento Epeli Nailatikau, etiopia ĉefministro Meles Zenawi, rumana ĉefministro Emil Boc, ĉefadministranto de la Hongkonga Speciala Administra Regiono Ronald Tsang, kaj tiu de Makao Chui Sai On ĉeestis la inaŭguron. Ĉeestis la inaŭguron ankaŭ s-ro Lien Chan, honora prezidanto de Guomindang de Ĉinio
La inaŭguro konsistis el 4 partoj: konatiĝo, venonteco, kulturo kaj sonĝo, simple prezentanta sportan kaj orginalan kunvenon pri juneco.
Inkluzive de 22 olimpikaj konkursoj, la Universiado enhavas 24 konkursojn. La aliaj du konkursoj estis ŝako kaj kalisteno. Komparante kun la lasta universiado, la Shenzhen-a pliigis aliajn 9 konkursojn, ekzemple velŝipado, pafado kaj golfludo kaj rompis rekordon en kvanto de konkursoj kaj oraj medaloj kaj en larĝeco de tiu kunveno.
8000 universitataj studentoj el 152 landoj kaj regionoj ĉeestis la kunvenon kaj konkuras por ĉampioneco. Ili kunvenis en la plej juna urbo de Ĉinio kaj ĝuas ĝojon de sportoj.
Redaktoroj: Zhao Xi k Zhang Xiaotong