2011-08-23
 La dua bebo naskita de granda pando Zhang Ka |
|
 Zhang Ka gardas siajn bebojn. |
Ĝemelojn naskis granda pando Zhang Ka de la Wolong-a Esplora Centro de Grandaj Pandoj en la provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio. Ili estas la unuaj ĝemeloj naskitaj en la Ya"an bifengxia-a bazo en la kuranta jaro.
La 20-an de aŭgusto, je la 8-a horo kaj 50 minutoj, Zhang Ka naskis sian unuan filon, kaj post 8-hora penado, ĝi naskis la duan en la 16-a horo kaj 51 minutoj en la sama tago. Zhang Ka estas la tria granda pando, kiu naskis idon en duonsovaĝa medio.
Lasi al bredata granda pando naski idon en duonsovaĝa medio estas eksperimento, por ke pandido ne kontaktiĝu kun homoj de post sia naskiĝo kaj kresku mem en imita sovaĝa medio, tio utilas al studo pri sovaĝigo kaj liberigo de grandaj pandoj bredataj.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Wang Lihua
|