2011-08-23 La fotoj faritaj en la 19-a de aŭgusto 2011 en Pamukkale, natura kaj turisma loko en la valo Meandro de la provinco Denizli en sudokcidento de Turkio.
Pamukkale signifas en la turka lingvo kotonan fortikaĵon. Sian nomon la loko ricevis de la impresaj terasoj el kalkoŝtono, kiuj tra la jarmiloj formiĝis per minerala akvo el varmaj fontoj. Tiu ĉi minerala akvo riĉas je kalcia karbonato kaj dum la fluo malsupren deponigis ĉiam pli da kalko ĉe la roka deklivo, tial ke ekestis naturaj ŝtupoj, terasoj kaj malgrandaj lagetoj, vere iom similaj al amaso de kotono.
La tieaj naturaj ŝtupoj kaj terasoj etendiĝas kun longeco je 2.7 mil metroj kaj kun alteco je 160 metroj. En Pamukkale troviĝas 17 varmakvaj fontoj, kies temperaturo varias inter 35-100 celsiaj gradoj.
(el http://french.news.cn/environnement/2011-08/23/c)
Redaktoro: Wang Lihua
|