Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Pitoreskaj pejzaĝoj ĉe la lago Yamdrok-Tso en Tibeto, Ĉinio
2011-09-06

 
 
 
 
 
 
 

 

    Yamdrok-Tso, unu el la tri pli grandaj sanktaj lagoj de la Tibeta Aŭtonoma Regiono en sudokcidenta Ĉinio, areas je 678 kvadrataj kilometroj kaj longas je pli ol 72 kilometroj. Ĝia akva surfaco altas je 4441 metroj surper la marnivelo. Ĉirkaŭita de neĝkovritaj montaroj kaj nutrita de multaj malgrandaj rojoj, la lago Yamdrok-Tso elfluas en sia okcidenta ekstremo.

 

    Je 90 kilometroj okcidente de la lago troviĝas la urbo Gyantse, kaj je 100 kilometroj en ĝia nordokcidento situas Lhaso, ĉefurbo de Tibeto. Laŭ la tibeta mitologio, la lago Yamdrok-Tso estis transformita de diino, kaj en la tibeta lingvo la vorto Yamdrok-Tso signifas cignan basenon.

 

    Sur la lago Yamdrok-Tso, la konstruado de hidroelektrejo estis komencita en la jaro post forpaso de la 10-a Banĉen Lamao, kiu forte oponis kontraŭ tiu ĉi projekto, pro tio, ke ĝi kaŭzos damaĝon de la ekologia medio. En la jaro 1997 estis finkonstruita la Yamdrok-Tso, la plej granda hidroelektrejo en Tibeto.

 

    Laŭ prikalkulo, la areo de la lago Yamdrok-Tso malgrandiĝos post ekspluatado laŭ la originala projekto, kaj post 67 jaroj ĝi atingos novan ekvilibron, kaj pro transformiĝo de la fermita lago al la malfermita, la laga akvo prenos la novan ekvilibron je salo post mil jaroj.

 

(el http://french.news.cn/ kaj http://fr.wikipedia.org/)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

 

 
La libro Rusa Novelaro enhavas la plej bonajn rakontojn kaj novelojn de Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogol, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin, Lev Tolstoj kaj Anton Ĉeĥov.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng