Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinaj popolaj ksilografiaĵoj por novjaro (I)
2011-09-26

de LI QIANG

 


Metiartisto de novjara ksilografiaĵoj en farado de kliŝo 
 

En gravurado 

 

Kio estas popola ksilografiaĵo por novjaro

 

    La Printempa Festo estas la plej grava festo por ĉinoj. La popola ksilografiaĵo por novjaro estas pentraĵo en la Printempa Festo por beno, forigo de katastrofoj, evito de malbonaj spiritoj kaj ornamado. Antaǔ la Printempa Festo ĉiuj familioj purigas ĉambrojn kaj anstataǔigas malnovajn novjarajn pentraĵojn, du longformajn paperpecojn kun kaligrafie surskribita versparo kaj papertranĉaĵojn per la novaj. La novjaraj pentraĵoj estas gluitaj sur pordoj de korto kaj ĉambroj, aǔ sur muroj de dormoĉambroj, salonoj kaj kuirejoj por aldoni ĝojigan, pacan kaj belan etosojn.

 

    Kiel popola arto de la homa buŝa kaj nemateria kultura heredaĵo la novjara ksilografiaĵo havas longan faradan tradicion kaj densan lokan trajton. En Ĉinio estas multaj lokoj nomataj "vilaĝo de novjaraj ksilografiaĵoj", kiaj: Yangliuqing de Tianjin, Yangjiabu de Shandong-provinco, Taohuawu de Jiangsu-provinco, Mianzhu de Sichuan-provinco, Zhuxian-urbeto de Henan-provinco, Wuqiang de Hebei-provinco, Fengxiang de Shaaxi-provinco, Liangping de Chongqing, Foshan de Guangdong-provinco, Tantou de Hunan-provinco, Zhangzhou de Fujian-provinco kaj Pingyang de Shanxi-provinco. Granda parto de metiartistoj de la novjaraj ksilografiaĵoj okupiĝas pri familia entreprenado kaj transdonas rilatajn teknologion al sia posta generacio.

 

    Kvankam Ĉinio havas diversajn novjarajn ksilografiaĵojn, tamen ili ĉiuj estas faritaj per la teknologio de kliŝi-kromolitografio. Unue oni devas fari projekton kaj kliŝojn laǔ malsamaj koloroj de la projektita ksilografiaĵo, poste desegnas strekaĵojn sur la kliŝo, kaj fine faras gravuradon laǔ la strekaĵoj. Unu kliŝo estas uzata nur por presado de unu koloro, post sekiĝo de la koloro oni povas presi alian koloron sur la ksilografiaĵo. Ĝenerale ĉiu novjara ksilografiaĵo enhavas minimume kvar kolorojn, kaj pro tio oni devas fari minimume 4 kliŝojn. Por tre delikata ksilografiaĵo estas necesaj pli ol 10 kliŝoj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

 
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng