2011-09-26 La fotoj faritaj de turistoj en la 24-a de septembro 2011 montras pejzaĝojn de la natura parko de la lago Kanas en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, nordokcidenta Ĉinio.
La lago Kanas kun dolĉa akvo kuŝas en la montaro Altai. Ĝi en altitudo de 1374 metroj areas 45.73 kvadratajn kilometrojn, longas je 24 kilometroj, larĝas je 1.9 kilometroj kaj profundas averaĝe je 120 metroj. Ĝia plej profunda parto estas 188.5 metroj kaj ĝia akvorezervo-kvanto -- 5.380 miliardoj da kubmetroj. La lago kun ĉarmaj pejzaĝoj kaj en formo simila al nova luno estas ĉirkaŭita de prosperaj arbaroj.
Pro malofta vizito de homoj, la loko konservas ankoraŭ primitivan ekologian medion. En la lago vivas dolĉakvaj fiŝoj kaj en la loko vidiĝas pli ol 20-specaj animaloj ŝtatnivelaj.
(el http://french.news.cn/environnement/)
Redaktoro: Wang Lihua
|