Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Unua Ĉin-Azi-Eŭropa Ekspozicio fermita
2011-09-27

de LIU HONG

 

    La 5-a de septembro fermiĝis en Urumqi de Ĉinio la Unua Ĉinio-Azi-Eŭropa Ekspozicio (ĈAEE), kiu kun temo “Amikeca Interkomunikado, Familiiĝo de Azio kaj Eŭropo, Harmonia Ligilo, Ekonomia kaj Komerca ponto” estas unu el la plej altrangaj ekspozicioj en Ĉinio.

 


Stando en la ekspozicio 

 

    En kvin-taga ekspozicio ĝi altiris al si pli ol 300 mil vizitantojn el pli ol 30 landoj, inter kiuj 50 mil honoraj gastoj venis el pli ol 10 landoj inkluzive de prezidantoj kaj ĉefministroj de aliaj landoj, 200 ministr-rangaj altranguloj, gvidantoj de industri-komercaj organizoj kaj tiuj de komercaj asocioj, delegitoj de internaciaj organizoj, diplomatoj ĉinaj kaj alilandaj kaj altrangaj administristoj de la antaŭaj 500 potencaj entreprenoj de la mondo.

 

    Hu Wei, direktoro de la Plemunkomitato de la unua ĈAEE diris, ke la ekspozicio kun ekspona areo de 80 mil kvadrataj metroj havas pli ol 4000 standojn, ĝia skalo okupas la antaŭan lokon inter la ĉinaj ŝtatnivelaj ekspozicioj. Kun la plej multaj vizitantoj estas efikoplena la ekspozicio, kiu prenas eksponadon kaj intertraktadon kiel ĉefajn enhavojn.

 

    Laŭstatistike la unua ĈAEE realigis la pri-eksterlandan negocan sumon de 5 506 milionoj da usonaj dolaroj, inter kiuj 2 375 milionoj da usonaj dolaroj estas por eksportado kaj 2 233 milionoj da usonaj dolaroj por importado. Kaj la kontrakta sumo por prieksterlandaj ekonomiaj teknikaj kulaboroj atingis 898 milionojn da usonaj dolaroj.

 


La subskriba ceremonio de kunlaboraj projektoj en la ekspozicio 

 

    Samtempe en la unua ĈAEE la sumo de enlandaj kunlaboraj projektoj kaj interkontraktoj de komercaj negocoj atingis 793 026 milionojn da juanoj, inter kiuj la sumo de enlandaj projektoj estis 785 417 milionoj da juanoj kaj tiu de enlanda komerca interkontrakto estis 7 609 milionoj da juanoj.

 

    Kiel altranga ekspozicio kun roloj de altranga forumo, komerca negoco, investa intertrakto, tema aktivado kaj kultura interŝanĝo la unua ĈAEE ankoraŭ havigis al si enhavoriĉan forumon kaj temajn aktivadojn, inter kiuj forumo pri kunlaboroj ekonomia, turisma, agrikultura, financa, scienca kaj teknika, kaj tiu de ministroj pri informoj kaj novaĵoj, en la ekspozicio ankaŭ okazis forumo pri eksterlandaj ĉindevenaj komercistoj kaj disvolviĝo de Xinjiang. Tamen la okazo de la Ĉina kaj Alilanda Kultura Semajno kaj Tago de Ŝanhaja Ekonomia Kunlabora Oraganizo havigis al la ekspozicio gravan platformon de gvidanta diplomatio inter Ĉinio kaj aliaj aziaj kaj eŭropaj landoj.

 

    La ĉefa delegito de Transporta Kompanio de Kazaĥstano en la unua tago de ekspozicio jam subskribis kontrakton kun entrepreno de Jiangsu de Ĉinio, ŝi diris: “La azi-eŭroa ekspozicio donis al ili grandan spacon en kunlaboro, post fondiĝo de la Khorgas-a Internacia Kunlabora Centro ĉe la Landlimo inter Ĉinio kaj Kazaĥstano la transporta kvanto de nia kompanio duobliĝos en la ĉina merkato.”

 

    Chen Zeyan, konstanta vicprezidanto de la Ĉina Ekspozici-ekonomia Esplora Asocio diris, ke ĈAEE portis al Xinjiang grandan ekonomian profiton, sub la nunaj avantaĝaj kondiĉoj la perspektivo de la ekspozicio estos malfacile kalkulebla, kaj ĝi donos profundan influon al Xinjiang de Ĉinio kaj al multaj landoj de la centraziaj landoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng