Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Germanaj vizitantoj en Tibeto
2011-10-10

de YAO CHUNYAN

 


La du germanaj turistoj, kiuj havis interparolon kun la aŭtoro. 

 

    Aŭgusto estas pintsezono por turismo en Tibeto, senescepte en la urbo Xigaze en sudokcidenta Tibeto en sudokcidenta Ĉinio. En Tashilhunpo-Templo, mi renkontiĝis kun turisma grupo el Germanio kaj parolis kun du turistoj. Ili profunde interesiĝis pri la tibeta kulturo kaj diris, ke antaŭe ili nur povas imagi Tibeton tra malmulta priskribo en libroj, hodiaŭ,ili venis al Tibeto, kaj povas propraokule kontakti la tibetan kulturon, tial ili tre ĝojas.

 


La du germanaj turistoj, kiuj havis interparolon kun la aŭtoro. 

 

    Unu el miaj kunparolantoj estis emerita komercisto. Sur lia nomkarto estas jenaj vortoj: emerito senkompania, senmona, sentelefona, kaj senadresa. Kun profunda intereso pri la orienta kulturo, li kune kun sia edzino antaŭ tio vizitis Ŝanhajon, la urbon Chengdu (ĉefurbo de Sichuan-provinco en sudokcidenta Ĉinio) kaj la urbon Xi’ning (ĉefurbo de Qinghai-provinco en nordokcidenta Ĉinio). Antaŭ 5 tagoj, ili atingis Lasaon, ĉefurbon de la Tibeta Aŭtonoma Regiono en sudokcidenta Ĉinio, kaj la urbo Xigaze estis ilia dua vizit-urbo en Tibeto. Ili elektis Tashilhunpo-Templon kiel la unuan vizit-lokon, ĉar ĝi estas la loĝejo de Banĉen Erdini de ĉiuj generacioj. Li diris: "Mi tre interesiĝas pri la tibeta kulturo, precipe pri la tibeta budhismo. Antaŭ ol ni venis ĉi tien, mi legis libron pri Tibeto; sed nun en Tibeto, mi rekte kontaktiĝis kun la tibeta kulturo. Tibeto donas al mi profundan impreson, kaj mi refoje vizitos ĝin."

 

    La alia kunparolanto estis instruistino en infan-ĝardeno kaj vizitis Ĉinion en siaj someraj ferioj. Ŝi diris: "Mi unuafoje vizitas Ĉinion, kaj kiam mi atingis Tibeton, mi trovis ke la konstruaĵa stilo de Tibeto estas tute diferenca de tiu de Germanio." Post la vizitado, ŝi diris: "La tibeta kulturo estas bone konservita kaj ne suferas detruon."

 


Vizitantoj en Tashilhunpo-Templo 

 

    En la pintsezono de turismo, ĉiutage 2000-3000 turistoj vizitas Tashilhunpo-Templon. Tiam la bonzoj de tiu templo varme eksplikas kaj konigas al la rigardantoj la historion kaj kulturon de la templo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Li Jianhua

 

 

 

 
Aperis la ĉina traduko de la romano La Princo ĉe la Hunoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng