Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinaj kaj alilandaj raportistoj spertis vivon de "malmulta ellaso de karbona dioksido" (II)
2011-10-17

de HUA CHUNYU

 

    Valoroj entenataj en "malmulta ellaso de karbona dioksido"

 

    Malmulta ellaso de karbona dioksido ne nur signifas energioŝparon, sed ankaǔ entenas valorojn kaj komercajn ŝancojn. Vizitinte la Pekinan Kompanion Limigitan por Teknologia Disvolvo LEPRO SEVA multaj raportistoj unuafoje detale konis la kontraktan energian administradon kaj statojn de ĉinaj kompanioj en tiu kampo.

 

    Mao Wenjian, prezidanto de direkcio de la kompanio LEPRO SEVA, diris, ke la kontrakta energia administrado estas tre populara en la mondo, tamen en Ĉinio ĝi estas en komenca stadio, tio estas, ke provizantoj de energioŝparaj ekipaĵoj subskribas longtempan kontrakton kun entreprenoj kaj liveros al ili elektroŝparajn ekipaĵojn kaj postan riparan servon, kaj enspezo de la entreprenoj pro la energioŝparo ĉiujare estas dividita inter la entreprenoj kaj provizantoj de ekipaĵoj.

 

    En la pasintaj multaj jaroj, kiel provizanto de elektroŝparaj ekipaĵoj kaj projektoj la kompanio LEPRO SEVA liveris energioŝparajn servojn al pli ol 700 enlandaj entreprenoj inkluzive de grandaj ŝtalaj entreprenoj, dank' al tio oni ŝparis elektron je unu miliono da kilovatthoroj, reduktis pli ol 13 milionojn da tunoj da ellasita karbona dioksido. Per tio la kompanio LEPRO SEVA ne nur faris kontribuon por disvolvo de ekonomio de malmulta ellaso de karbona dioksido, sed ankaǔ akcelis sian disvolviĝon.

 

    "En Ĉinio energioŝparo kaj ellasoredukto havas grandan merkaton kun potenciala forto," diris Mao Wenjian.

 

    En kunvenejo de la Pekina Biera Limigita Kompanio Yanjing raportistoj detale demandis Ding Guangxue, vicĝenerala direktoro de la kompanio, pri energioŝparado de la kompanio. Ding respondis al la raportistoj: "La klimatiziloj en nia oficdomo uzas energiokonservan fridigan sistemon, kiu produktas malvarmon post la 9-a horo vespere kaj ellasas malvarmon konservitan tage. Per tio oni povas efike eviti pinthorojn de elektrouzado kaj ŝpari multe da elspezoj por elektro."

 

    "Eluzita akvo en la kompanio parte estas uzita por forigi skoriojn, kaj la alia post traktado estas uzita por tralavi necesejojn; ni instalas energiokonservan aparaton en karbo-brula sistemo por fari kunordigon en pinthoroj de elektrouzado kaj aliaj tempoj; reutiligas vaporon produktitan en prilaboro de tritiko..." Ding Guangxue konigis al la raportistoj serion da rimedoj pri energioŝparado.

 


Instalaĵo de la Pekina Biera Fabriko Yanjing por trakti eluzitan akvon 

 

    "La kompanio Yanjing ĉiam atentas efikan utiligon kaj aranĝon de la limigitaj riĉfontoj. Per tio ni ne nur reduktis produktajn kostojn, sed ankaǔ starigis la kompanian koncepton pri energioŝparo, ellasoredukto kaj verda disvolviĝo," diris Ding.

 

    En la Pekina Ekonomia kaj Teknologia Ekspluata Zono raportistoj same spertis energioŝparadon kaj mediprotektadon de ĉinaj entreprenoj. Zhao Xinxin, vicdirektoro de la administra komitato de la ekspluata zono, diris al raportisto de la malajzia ĵurnalo La Nova MarkolaTempo, ke la ekspluata zono havas severan limigon al entreprenoj, kiuj volas eniri en la zonon, kaj ellaboris serion da kontrolaj rimedoj, ekzemple antaǔ ilia eniro en la zonon, fakuloj devas fari mediprotektan taksadon al iliaj produktaĵoj kaj produktaj procezoj, kaj post la eniro ili devas akcepti regulan ekzamenon pri mediprotekto. Se iuj donitaĵoj pri mediprotekto superas difinitan normon, la rilata entrepreno devas ĉesigi produktadon kaj fari necesan ordigon.

 

    En la pasintaj 5 jaroj reduktiĝis je 20% energio-konsumado de la ekspluata zono por 10 mil juanoj da totala produkto-valoro. La ekspluata zono kreis ekonomian kreskadon je 24.1% meznombre ĉiujare per energio-konsuma kreskado je 17%. Nun la ekspluata zono povas mem trakti la tutan eluzitan akvon kaj ĝia energio-konsumado por 10 mil juanoj da totala produkto-valoro estas 0.166 tunoj da karboj kaj per tio ĝi tenis progresintan nivelon en la pekinaj kaj tutlandaj ekspluataj zonoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Pri Dao De Jing de Laŭzi, konas aŭ scias preskaŭ ĉiuj kleruloj en la tuta mondo, kaj priaj tradukoj, recenzoj, klarigoj, komentarioj ktp.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng