Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinaj kaj alilandaj raportistoj spertis vivon de "malmulta ellaso de karbona dioksido" (III)
2011-10-17

de HUA CHUNYU

 

    "Malmulta ellaso de karbona dioksido" estas vojo por disvolvo

 

    Tie puras la vojoj, verdas la herbejoj, prosperas arboj, belas floroj kaj kvietas medio... En fabriko de la Tangshan-a Limigita Ŝtalo-Kompanio (Grupo), ni eĉ ne kredis, ke ni estas en entrepreno de ŝtalo kaj fero.

 

    “50% da totala areo de nia fabriko estas verdaj herbejoj, la kvalito de la aero en la fabrika kvartalo jam atingis la 2-an gradon, nia fabriko nuligis ellason de industrie uzita akvo, 70% da resta varmo el la produktado de la fabriko estas uzita por fari elektron kaj 97% da akvo estas cirkule uzata...” tion konigis al ni laboranto de la fabriko de la Tangshan-a Limigita Ŝtalo-Kompanio (Grupo). Raportistoj el la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj tre interesiĝis, kiel oni povas starigi tiun ĉi ĝardenistikan fabrikon.

 

 
En fabriko de la Tangshan-a Limigita Ŝtalo-Kompanio (Grupo)

 

    Laŭ konigo de tiea laboranto, en la jaro 2008 la Tangshan-a Limigita Ŝtalo-Kompanio(Grupo) disponigis pli ol miliardon da juanoj por rekonstrui la fabrikan kvartalon kaj renovigi tieajn instalaĵojn por redukti ellasadon. Dume, oni malkonstruis fabrikdomojn kun areo de 330 mil kvadrataj metroj, kaj entute 500 mil kvadrataj metroj da terenoj estis verdigitaj. En la jaro 2009 la Tangshan-a Limigita Ŝtalo-Kompanio(Grupo) refoje disponigis grandan sumon por sinteza traktado de la medio de la fabrika kvartalo kaj por gravaj programoj pri fuelo-ŝparado kaj ellaso-reduktado, kaj asignis 360 milionojn da juanoj por profunda traktado de uzita akvo de industria fabriko kaj tiu de popola vivo de urbo kaj por sinteza reutiligo. Kaj dank’ al tiu plej granda projekto en Norda Ĉinio realiĝis nuligo de ellaso de industrie uzita akvo.

 

    Ne nur en fabriko de la Tangshan-a Limigita Ŝtalo-Kompanio(Grupo), sed ankaŭ en la nova distrikto Caofeidian, nove starigita industria distrikto de la urbo Tangshan, etendiĝas stratoj larĝaj, kvietas kvartaloj puraj kaj belas medio verdigita.

 

    Laboranto en la domego Zhiye en la nova distrikto Caofeidian diris al ni, ke la plano pri industria disvolviĝo de Caofeidian manifestas la temon pri cirkula ekonomio kun moderna loĝistiko, ŝtalo kaj fero, petrol-kemia industrio, altnova teknologio, ekipaĵofabrikado kiel la ĉefaj industrioj, krome, la distrikto disvolvas ankaŭ koncernajn industriojn, kiaj elektropovo, dolĉigo de mara akvo, konstruaj materialoj, mediprotektado k. a., reguligante informadon, financojn, turismadon kaj aliajn servajn industriojn, cele formi industrian sistemon pri cirkula ekonomio. Dum la konstruado de la nova distrikto Caofeidian oni metis konstruadon de ekologia urbo oportuna por loĝado, entreprenado kaj turismado en ege gravan pozicion por antaŭenpuŝi konstruadon de ekologia urbo.

 

    Shao Quan, vicdirektoro de la propaganda departemento de la tangshan-a registaro, informis, ke en la jaro 2008 startis grava konstruado de bazaj instalaĵoj por la kvar funkcioj kaj stariĝas nova ekologia urbo, kiu konsistas el la Caofeidian-a internacia ekologia urbo, nova feniksa urbo, sudlaga ekologia urbo kaj flughavena urbo.

 

    “De kie venis la movforto de Tangshan en transformiĝo de la tradicia urbo al la ekologia urbo?” demandis raportisto el la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj. Shao Quan respondis: “Tangshan rekompencas sian popolon per transformiĝo de la tradicia industria urbo al la ekologia urbo. Tio ankaŭ konformas al la disvolva tendenco por la estonteco.”

 

    Tio, kion ni vidis dum la vizito, montris disvolviĝon kaj ŝanĝiĝon de la urbo Tangshan, kaj la lastaj denove atestis la parolon faritan de Wang Zhongwei, vicministro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, en intervidiĝo kun ni, diverslandaj raportistoj: Kiel evoluantaj landoj, Ĉinio kaj diversaj membro-landoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj vizaĝas al la problemoj pri ekonomia disvolvo kaj mediprotekto, sed la problemoj pri medio kaj ekologio tuŝas la komunan intereson de la tuta mondo, pro tio Ĉinio decidis bone trakti la problemojn pri mediprotektado kaj fuelo-ŝparado.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 

 
Pri Dao De Jing de Laŭzi, konas aŭ scias preskaŭ ĉiuj kleruloj en la tuta mondo, kaj priaj tradukoj, recenzoj, klarigoj, komentarioj ktp.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng