Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Diverslandaj fakuloj esploris protektadon de historiaj restaĵoj en la Grotaro de Qiuci en Xinjiang
2011-10-20

de MAO YONG

 


Fakuloj el diversaj landoj en diskuto kaj esploro pri protekto de la freskoj en la grotaro

 

    Lastatempe, pli ol 60 fakuloj el Germanio, Britio, Japanio, Usono, Koreio, Italio kaj Ĉinio, venis al la Grotaro de Qiuci, ruino de fama ĉina budhisma sanktejo en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio por esplori protektadon de tieaj historiaj restaĵoj.

 

    Qiuci estis grava artiko sur la antikva Silka Vojo. La fakuloj opiniis, ke en interŝanĝo de la orienta kaj okcidenta kulturoj, la Qiuci-a kulturo iam donis influon al la mediteranea civilizacio, al la civilizacio de la sud-azia subkontinento, al la mesopotamia civilizacio kaj al la civilizacio en la basenoj de Jangzi-rivero kaj en tiuj de la Flava Rivero. Ankaŭ la restaĵoj de la Qiuci-a kulturo kaj la elterigitaj historiaj objektoj forte manifestas la trajtojn de tiuj pluraj kulturoj.

 

    Ĝuste pro ĉarmo de tiu ĉi kulturo kaj por la komuna studo pri freskoj en la grotaro, tiuj pli ol 60 fakuloj kolektiĝis en la Milbudha Grotaro de Kizil, grava grotaro el la Grotaro de Qiuci, por ĉeesti la internacian seminarion "Protekto al kaj studo pri la Grotaro de Qiuci", kaj pluraj fakuloj el ili plurfoje vizitis la grotaron pro profunda amo al la Qiuci-a kulturo.

 

    Jam en la jaro 1986 Huang Kezhong, profesoro kaj altranga inĝeniero de la instituto sub la Ĉina Akademio de Kulturaj Heredaĵoj, partoprenis en la unuaperioda prospektorado pri la Milbudha Grotaro de Kizil, la unuaperiodaj eksperimento kaj studo kaj en akvo-ellasa projekto. En la seminario Huang Kezhong montris, ke oni devas kunligi plurajn pensmanierojn kaj rimedojn por formi teorian sistemon pri sinteza, sistema kaj plurscienca protektado kaj riparado de la grotaro. "La komplekseco de la protektado de la grotaro kaj diverseco de la medio de la grotaro decidas nepran kunlaboron de pluraj sciencoj en protektado je ĉiu ĉenero, nur tiele oni kapablos porti sur sin la taskon pri protekto, studo, disvastigo, heredo kaj kreado," diris Huang Kezhong.

 

    Ellen Egel el Germanio, prezentis la labo-analizan raporton pri freskoj el la Milbudha Grotaro de Kizil konservataj en la Muzeo de Aziaj Artaĵoj en Berlino, Germanio. Ĉi tiuj freskoj estis nomumitaj de germana ĉinologo Albert Grunwedel per "La groto de 16 glavoportantoj", kaj ilia historio datiĝis al la 5-6-a jarcento.

 


Fresko en la Milbudha Grotaro de Kizil

 

    "Urĝas trovo de plej bonaj protektaj rimedoj, alie, la posteujoj ne plu havos ŝancon por ĝui la originalan aspekton de tiuj delikataj kaj belaj freskoj." Al la samaj malfaciloj vizaĝas ankaŭ la protektado de la freskoj en grotoj enlandaj, kaj ankaŭ germanaj fakuloj estas en esplorado kiel preventi kontraŭ polviĝo de la koloroj sur la freskoj. Ellen Egel diris, ke ankaŭ ili provas trovi protektajn rimedojn kaj materialojn taŭgajn por la protektado, kun la espero multe kunlabori por plej frue solvi la problemon.

 

 
La Milbudha Grotaro de Kizil

 

    Fakte, protektado de la freskoj en grotoj jam multe antaŭenpuŝis koncernan protektan teknikon kaj rapidan disvolvon de protektaj rimedoj, ekz., Ĉinio jam esploris kaj produktis multspecajn likvaĵajn morterojn fortajn kaj taŭgajn por kunglui fendojn sur muroj de la grotoj kaj precipe kontraŭ la gruza klifo, kie kuŝas la grotoj. La diĝitigaj teknologioj uzataj en filmado pri aliformiĝintaj bildoj kaj tridimensia skanado en altaj pikseloj povas krei tridimensiajn restaŭrajn komputilajn analogajn diĝitaĵojn por registri strukturan spacon kaj bildojn de ĉiuj grotoj por eterne.

 

 

    Studo de la grotaro ebligas koni la fenomenon pri kunfandiĝo de la orienta kaj okcidenta kulturoj pro la orienten-disvastiĝo de budhismo. La Grotaro de Qiuzi ne nur okupas ege gravan lokon en la historio de budhisma arto de Ĉinio, sed ankaŭ servas kiel ponto kaj ligilo inter la budhisma arto de la Centra Azio kaj tiu de Oriento.

 

    La 4-taga internacia seminario diskutis kaj esploris teknologiojn pri protekto kaj riparo de antikvaj freskoj en grotoj, aplikon de la protektaj teknikoj kaj ankaŭ la nunan staton de la grotaro kaj protektadon de ĝi.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng