Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Nuntempa literaturisto Shi Tiesheng
2011-10-24


Kunveno memore al Shi Tiesheng 
 
 
Shi Tiesheng

 

 

de ZHANG SHUANG

 

    La 31-an de decembro en la jaro 2010, fama ĉina literaturisto Shi Tiesheng mortis en Pekino pro malsano,4 tagojn antaŭ sia 60-a datreveno de la naskiĝo. En la posttagmezo de la 4-a de januaro de la jaro 2011, ĉe la 60-a datreveno de la naskiĝo de Shi Tiesheng, okazis en Pekino kunveno "La lasta renkontiĝo de la vivo — memore al Shi Tiesheng", kaj ĝin ĉeestis kelkmiloj da personoj en la fama arta zono "798" de Pekino por celebri lian naskiĝtagon.

 

    Oni prenis Shi Tiesheng kiel mentoron, amikon, fraton kaj familianon. Inter la ĉeestantoj estis multaj junuloj. Ĉar lia prozo "Mi kaj la Tera Altaro" estas enmetita en lernolibron de superaj mezlernejoj, preskaŭ ĉiuj junuloj de Ĉinio konas tiun ĉi handikapulan verkiston.

 

    Liaj noveloj, prozoj kaj filmaj scenaroj estis premiitaj multfoje. Per kripla korpo, li realigis esploradon pri la vivo, arto kaj animo. Shi Tiesheng diris: " La signifo de mia vivo estas serĉado de la signifo de la vivo."

 

    Li elektis verkadon en suferoj

 

    En 1969 Shi Tiesheng iris labori en kamparo kiel urba junulo diplomiĝinta el mezlernejo. Dum restado en la kamparo li malsaniĝis kaj paraliziĝis. Kiam li estis 20-jara, pro forta doloro de spina medolo nekomfirmita, li eĉ volis sin mortigi, sed fine li pasigis la spiritan krizon kaj elektis verkadon.

 

    En la jaro 1978 Shi Tiesheng komencis sian verkadon.En la jaro 1983, en sia novelo "Mia malproksima Qingpingwan", la aŭtoro per tre bela priskribo rememoris Qingpingwan — la vilaĝon kie li vivis kaj laboris. Ĝuste kiel diris Shi Tiesheng, "la samvilaĝanoj per simplaj vortoj, laboro kaj vivsperto instruis min kiel kontraŭstari al la fatalo. Nun, je mencio de Ĉinio aŭ patrolando, mi tuj ekmomoras la Loesan Altebenaĵon, sed ne la Pekinan Hotelon."

 

    En la jaro 1989, Shi Tiesheng verkis la prozon "Mi kaj la Tera Altaro", kiu vaste influas ĉinajn popolanojn. En la prozo, la aŭtoro priskribas la grandan doloron ke li volas sin mortigi pro paralizo kaj la ĝojon pro gajno de vivespero dum longtempa restado en antikva parko. En la prozo, Shi Tiesheng konfestis, ke lia motivo pri verkado nur estas ke "la homoj sidantaj en rulseĝoj kaj kaŝantaj sin en profundeco de parkoj briletu iomete kaj gajnu sian lokon en la okuloj de aliaj personoj." Tiu ĉi prozo kuraĝigis multajn deprimitajn homojn kaj estis enmetita en la lernolibron de superaj mezlernejoj pro siaj belaj kaj simplaj vortoj.

 

    Multaj verkoj kun vasta influo

 

    La novelo "Vivo sur kordo" verkita en la jaro 1985 estas turna punkto de la noveloj de Shi Tiesheng. La novelo rakontas, ke por reakiri la perditan vidadon blinda ludisto de kordinstrumento, laŭ la instruo de sia instruisto, ludis kordoinstrumentojn senĉese ĝis rompiĝo de mil kordoj,sed fine ne sukcesis. Perdinte esperon, li ankoraŭ diris al siaj disĉiploj ke oni povas reakiri la perditan vidadon post foruzo de mil kordoj. Tiu ĉi novelo estis adaptita al filmo kun la sama titolo.

 

    En la jaro 1996, en la novelo "Notoj pri principoj" Shi Tiesheng plue esploris pri ekzisto de "diferenco" kaj la sorta kontingenco. Tiu ĉi novelo enhavas kelkajn rakontojn, kiuj estas relative sendependaj kaj ankaŭ interrilataj. La personoj de la rakontoj ne havas nomojn, kiuj estas anstataŭitaj per literoj. Shi Tiesheng opiniis, ke diferenco kaj egaleco estas neceseco de homa vivo, kaj tio estas aranĝo de Dio pri la homa ordo. "En la reala vivo, oni ne povas nuligi la diferencon de roloj, sed en la sankta scenejo de idealo, oni devas starigi egalecon de la homoj." Sed, Shi Tiesheng ankaŭ vidis la kruelecon de diferenco al homoj. En la novelo, la amanto de "L" ĉiam demandis "ĉu mi estas la unusola amatino de vi?", kaj ankaŭ la memmortigo de "O" kaŭziĝas de tio, ke ŝi vidis la kruelecon ke ŝi elektis "Z" en la diferenco kaj foriris de sia edzo.

 

    La novelo "Notoj pri principoj" estas adaptita al dramo "Impreso pri amo" en la jaro 2005. En majo kaj junio de la jaro 2011, tiu dramo estis kontinue prezentita 22-foje en la Popola Arta Teatro de Pekino, kaj dum la prezentadoj, oni trovis neniun sidlokon vaka en la teatro.

 

    Serĉado de signifo de la vivo

 

    Pri Shi Tiesheng, oni ofte memoris la Albert Camus — "filon de Mediteraneo". Sur ili, oni povas vidi ne nur malrealan kaj pesimisman nebuleton, sed ankaŭ aman kaj ĝojan brilon, ne nur neon de absurda sorto, sed ankaŭ prikanton de homaj sentoj. Shi Tiesheng ĉiam trovis amon el la homaj suferoj, kaj li kredis ke amo ĉiam ligiĝas kun grandaj katastrofoj de la sorto. "Amo estas eterna alvoko, kaj ankaŭ estas problemo. Amo estas spirita bordo trans tiu ĉi bordo, ĝi neniam nuligas tiun ĉi bordon per plenuma stato, sed atingas tiun ĉi bordon per problema maniero."

 

    Shi Tiesheng opiniis, ke homo havas tri malfacilojn: la unua malfacilo estas soleco, ĉar homo denaske estas si mem kaj ne povas komunikiĝi kun aliaj personoj ĝisfunde; la dua malfacilo estas doloro, ĉar homo denaske havas senfinan deziron, sed la kapableco realiganta deziron neniam povas atingi tiun de deziro; la tria malfacilo estas timo, ĉar homo denaske ne volas morti, sed certe mortos. Ĉiuj malfaciloj signifas nekompletecon de la vivo, kaj homo denaske estas nekompleta, absurda kaj malperfekta, eĉ se ni faras projekton por bona sorto, sed fine oni malĝoje trovos, ke ĝi ne ekzistas.

 

    En la verko "Projekto pri bona sorto", Shi Tiesheng montris sian klaran vidpunkton: Kiam la signifo de la vivo fariĝas serĉado de "procedo", "la valoro de la vivo estas ke vi povas trankvile kaj emocie ĝui la belecon kaj tristan majestecon de la procedo, …… oni povas gajni fierecon el nefleksebleco, kaj feliĉon el suferoj, kaj krei signifon el nenieco." Travido de la vivo kaj poste amo al la vivo, tio estas idealismo de Shi Tiesheng, idealismo akcentanta procedon.

 

    Dekomence, ĉiuj malfaciloj kaj doloroj de Shi Tiesheng estas tre individuaj, tial liaj suferoj montriĝas realaj kaj veraj. La kerna problemo pripensita de Shi Tiesheng estas savado de animo, sed tiu nur estas memsavado, kaj ne portas sanktan mision de la socio kaj moralo.

 

Redaktoro: Li Jianhua

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng