Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Aktiveco de Franciska Toubale en Hanojo (de la 1-a ĝis la 17-a de oktobro, 2011)
2011-10-24

 
Franciska en nacia kostumo fotita ĉe Ceramika Vojo en Hanojo, la plej longa el la mondo (pli ol 3 km) mozaiko el ceramiko

 

    Franciska Toubale, aŭstralianino de franca deveno estas malnova amikino de la Vjetnama Esperanto-Asocio (VEA). Ŝi partoprenis en la 2-a Azia Kongreso de Esperanto okazinta en 1999 en Hanojo. Ŝi konatiĝis kun geesperantistoj el Ho Chi Minh-urbo kaj de tiam, ĉiujare, en somero, survoje de Aŭstralio al Francujo, ŝi haltis dum kelkaj tagoj en la granda urbo de la sudo por renkontiĝi kun vjetnamaj samideanoj, ekskursi kaj babili Esperante, kaj kelkfoje doni kursojn de Esperanto.

 

    Ŝi partoprenis en la internacia konkurso "Thang Long -- Hanojo, via rendevuejo" organizita de Hanoja Esperanto-Asocio kune kun la Hanoja Unio de Amikecaj Organizoj en 2000 kaj gajnis la unuan premion.

 

    En 2005, responde al la invito de VEA, ŝi pasigis du semajnojn en Hanojo por instrui Esperanton al hanojaj esperantistoj kaj komencantoj.

 

    La ĉi-foja vizito estas ŝia dua ĉeesto en Hanojo, sojle de la 97-a Universala Kongreso de Esperanto okazonta venontjare en la ĉefurbo de Vjetnamujo.

 

    Dum sia dusemajna ĉeesto en Hanojo, Franciska havis multnombrajn fervorajn kontribuojn al la Esperanta movado ĝenerale, kaj al la trejnado de volontuloj por la 97-a UK, speciale. Ŝi malfermis 4 klasojn de Esperanto, konsistante el 85 lernantoj.

 


Franciska ĉe kurso por studentoj en Fremdlingva Universitato 

 

    Franciska rezervis multe da peno por sindoneme instrui la studentojn kaj la aĝulojn, adaptante sian instruadon laŭ la kategorio de lernanto, eĉ kiam pro malvarmiĝo, al ŝi doloris la gorĝo: ne povante laŭte paroli, ŝi ĉiam trovis manieron por instigi la lernantojn entuziasme lerni.

 


Franciska ĉe unu kurso por maljunuloj 

 

    Ŝi vizitis la Infanlernejon VSK, kie okazos la Internacia Infana Kongreseto (IIK), laboris kun Hai Ly, LKK-ano respondeculino pri IIK kaj direktorino de la lernejo, vizitis la lokon, kaj kontribuis per tre realismaj kaj konkretaj opinioj por la preparado de IIK. Ŝi eventuale revenos al Vjetnamio en 2012 por helpi la lernejon VSK (kaj la E-sekcion de VSK fonditan en 2010) en la organizado de IIK.

 

    En Aŭstralio ŝi estas redaktorino de la Esperanta teamo de la radio 3-ZZZ, kaj kaptante la okazon de sia restado en Hanojo, ŝi faris intervjuojn ne nur pri la preparado de UK 97, sed ankaŭ pri la vivo de vjetnamaj pensiuloj, pri rilatoj inter malsamaj generacioj en la vjetnama familio, kaj speciale pri la rekonita de Guinness rekordlibro Ceramika Vojo, 3-kilometra muro ornamita de ceramikaj mozaikoj memore al la miljara jubileo de Thanh Long -- Hanojo -- miljara jubileo (2010). Vizitante tiun Vojon, ŝi sin vestis per belega aŭzajo, tradicia vjetnama longa robo, donaco de la lernantoj de la klaso K3.

 

    Dimanĉe la 9-an de oktobro, VEA kune kun Klubo Lucien Péraire sukcese organizis ekskurson al Tam Coc -- Bich Dong en la provinco Ninh Binh.

 


Dum ekskurso al Hoa Lu 

 

    Partoprenis en la ekskurso 75 homoj, inkluzive de Franciska, la Esperanto-instruistoj, kun studentoj el diversaj universitatoj: Fremdlingva, Malferma, Pedagogia, Komerca, Socia kaj humanisma, Teknologia (lernantoj de la tri klasoj K1, K2, K3 volontuloj-helpontoj de la 97-a UK).

 

    Temas pri sana, utila kolektiva agado de la ontaj volontuloj de la 97-a UK. La instruistoj kaptis okazon por organizi kolektivajn ludojn, praktikigi la lingvon, kantigi en Esperanto kaj en la vjetnama, aŭskultigi dulingvajn rakontojn por ekzerci aŭdparolan kapablecon. Sur la boatoj laŭlonge de la rivereto, senĉese aŭdiĝis la vorto "Saluton!". En la grotoj, la ekskursantoj avertis unu alian klini la kapon por eviti kolizii kontraŭ la stalaktitoj, tradukis Esperanten la nomojn de la stalaktitoj kaj stalagmitoj kiel "fiŝo", "elefanto", "testudo", "patrina mamo", "krokodilo"...

 

    Estis mirakle, ke post unu semajno de daŭra pluvo, la vetero de la ekskurso fariĝis ideala, freŝa, seka kaj tute taŭga, pliĝojigante la ekskurson. Fininte la ekskurson, oni reciproke bondeziris "Ĝis revido!" kaj "Bonan lernadon!".

 

    Antaŭ sia foriro, ŝi havis renkontiĝon kun esperantistoj loĝantaj en Hanojo. VEA donacis al ŝi memoraĵojn kaj la ĵus eldonitan Esperantan version de "Taglibro de Dang Thuy Tram" al ties reviziado ŝi kontribuis. Franciska donacis al VEA Vinilkosmo-kompaktdiskojn de Esperantaj kantoj por helpi la junulojn en la lernado de Esperanto.

 

    VEJO akompanis ŝin por viziti la parkon Ba Mau, kie ŝi partoprenis en la plantado de Zamenhof-arbo en 1999 kadre de la 2-a Azia Kongreso de Esperanto.

 


Franciska kun esperantistoj loĝantaj en Hanojo 

 

    (Raportis: Luong Ngoc Bao-Thom Thom)

 

Kontribuo de Ivanka Stoyanova (Aminda) el Varna, Bulgario

(Redaktoro: Wang Lihua)

 

 

 
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng