Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Wen Jiabao: Ĉinio kapablas stabile kaj rapide disvolvi ekonomion
2011-10-31

De Zhong Xinshe

 


Wen Jiabao parolas en la inaŭguro. 
 

Wen Jiabao kun Klaus Schwab, prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo. 

 

    La 14-an de septembro inaŭguriĝis la somera forumo Davos, kies temo estis pri altigo de la kvalito de ekonomia kresko kaj respondo al krizo. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao ĉeestis la inaŭguron kaj faris salutparolon. Li esprimis, ke nova ŝanĝiĝo de situacio enlanda kaj eksterlanda ne ŝanĝis ĉinan disvolviĝon kaj ni havas kapablon, kondiĉon kaj fidon por daŭre disvolvi ekonomion stabile kaj rapide, kaj antaŭenpuŝi disvolviĝadon de ĉina ekonomio.

 

    Wen Jiabao diris, ke internacia financa krizo okazinta antaŭ 3 jaroj kiam Lehman Brothers bankrotis estigis profundajn pripensojn de internaciaj organizoj, diversaj registaroj, entreprenistoj kaj specialistoj, kaj ili komencis serĉi kaŭzon de la krizo kaj rimedon por disvolvi ekonomion en la estonteco. Oni aŭ aplaŭdis aŭ suspektis ĉinan ekonomian atingon kaj estis aŭ optimisma aŭ pesimisma al estonteco de ĉina ekonomio. Pri tio Ĉinio estas mensklara kaj fidplena pri la ekonomio.

 

    Wen Jiabao diris, ke la dua jardeko de la 21-a jarcento estas grava periodo por Ĉinio, kaj paco, disvolviĝo kaj kunlaboro ankoraŭ estas nuntempaj temoj en la mondo. Ĝenerala internacia situacio estas favora por paca disvolviĝo de Ĉinio, kaj ĉinaj industriigo, urbanizo, profunda disvolviĝo de agrikultura modernigo, granda latenta merkato enlanda, multaj ŝparadeponaĵoj, pliboniĝo de sciencteknologio, edukado, leviĝo de kvalito de laborantoj, profundiĝo de reformo kaj stabila situacio liveras avantaĝon kaj spacon al ĉina ekonomia disvolviĝo. Estas konate, ke Ĉinio nun ankoraŭ havas problemojn de malbilanco, malkonkordo kaj nedaŭrigebleco, kaj ankaŭ sistemajn obstaklojn de scienca disvolviĝo, sed estas pli malfacile por ĉina ekonomio rapide kreski en la longa periodo. Novaj situacioj en- kaj eksterlandaj ne ŝanĝis la esencon de ĉina disvolviĝo kaj ni havas kapablon, kondiĉon kaj fidon por daŭre disvolvi ekonomion stabile kaj rapide, kaj antaŭenpuŝi disvolviĝadon de ĉina ekonomio.

 

    1 600 reprezentantoj el 90 landoj kunvenis en urbo Dalian, nordorienta Ĉinio, por ĉeesti la 5-an someran forumon Davos. De la 14-a ĝis la 16-a okazis kunsidoj kun diversaj temoj pri ĉina disvolviĝo, monda ekonomia disvolviĝo, ekonomia kresko de malmulta ellaso de karbona dioksido, novigo de intelekta propraĵo kaj kriterio por mezuri ekonomian kreskon ktp.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
Pri Dao De Jing de Laŭzi, konas aŭ scias preskaŭ ĉiuj kleruloj en la tuta mondo, kaj priaj tradukoj, recenzoj, klarigoj, komentarioj ktp.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng