2011-11-01 de LI QIANG
 Metiejo de yangliuqing-aj ksilografiaĵoj |
|
 Novjara ksilografiaĵo pri riĉeco |
|
 Bildo de kvin knaboj |
Yangliuqing-aj ksilografiaĵoj por novjaro
Yangliuqing-a ksilografiaĵo por novjaro rivevis la nomon pro la urbeto Yangliuqing en okcidenta Tianjin, kaj ĝi estas unu el la plej elstaraj specoj de ksilografiaĵoj por novjaro en Ĉinio. Yangliuqing-a ksilografiaĵo por novjaro naskiĝis en la periodo de Chongzhen (1611-1644) en Ming-dinastio (1368-1644) kaj havas historion de pli ol 300 jaroj. Ĝi furoris en la periodoj de Yongzheng (1723-1736), Qianlong (1736-1796) kaj Guangxu (1875-1909) en Qing-dinastio.
Krom presado per gravuritaj lignaj blokoj oni uzas ankaǔ teknologiojn de pentrado kaj kolorigado en farado de la yangliuqing-aj ksilografiaĵoj. Tial la yangliuqing-aj ksilografiaĵoj kun aparta stilo estas pli delikataj, brilkoloraj kaj belaj. La ksilografiaĵoj ĉerpas materialojn el ĉinaj tradiciaj operoj, historiaj rakontoj, mitoj kaj legendoj kaj prezentas socian vivon, naturajn pejzaĝojn, florojn, herbojn, fiŝojn kaj insektojn, ĉinajn morojn kaj aliajn enhavojn intime ligiĝantajn kun la popola vivo. Ĝiaj plej ŝatataj temoj estas pri domdio, belulinoj kaj grasetaj geknaboj. En arta stilo la yangliuqing-aj ksilografiaĵoj havas plenan komponaĵon, netajn kaj ordajn liniojn, kaj brilajn kolorojn. Oni elstarigas kapon, vizaĝon kaj aliajn gravajn partojn de homa figuro per ora koloro.
Festante la Printempan Feston (ĉina tradicia novjaro) ĉiuj familioj en Tianjin anstataǔigas malnovajn novjarajn bildojn per la novaj por aldoni ĝojigan kaj feliĉan festo-etoson. En la plej prospera periodo de yangliuqing-aj ksilografiaĵoj ĉiuj familioj en la urbeto Yangliuqing kaj proksimaj 32 vilaĝoj presis la ksilografiaĵojn. Multaj komercistoj el diversaj lokoj venis al Yangliuqing por aĉeti novjarajn ksilografiaĵojn.
Post fondiĝo de la nova Ĉinio ĉina registaro tre atentas protekton kaj disvolvadon de popolaj ksilografiaĵoj por novjaro. Tiama ĉina ĉefministro Zhou Enlai venis al la urbeto Yangliuqing por fari inspekton kaj sendis al ĝi urĝe benonitajn materialojn gumigutojn.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin
|