Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Disvolvo de la spirito de MKO
2011-11-03

de LONG YONGTU*

 


La 11an de novembro 2001 Ĉinio subskribis la interkonsenton pri la aliĝo al MKO en Daŭho. Long Yongtu, la unua dekstre en la fronta vico. 

 

    Ĉinio aliĝis al la Monda Komerca Organizo (MKO) jam de dek jaroj. Antaŭ kaj post la aliĝo fakuloj esploras kio estas la spirito de MKO. Post la intertraktado por la aliĝo, mi konkludis, ke la spirito de MKO estas reguloj kaj malfermo. Dek jarojn poste mi opinias, ke la spirito neniom ŝanĝiĝis, kaj oni devas disvolvi ĝin plu por antaŭenigi sciencan disvolviĝon kaj harmonian kunekziston de la tuta mondo.

 

    Observado de reguloj

 

    En la pasintaj dek jaroj post la aliĝo al MKO, Ĉinio promesis agi laŭ internaciaj reguloj kaj antaŭenpuŝis merkatadon de la ĉina ekonomio. Egaleco, travidebleco, enmerkatigo kaj aliaj konceptoj de MKO enradikiĝis en la korojn de la popolo. Ni serioze plenumas principon de naciana traktado, kaj iom post iom estiĝis komuna kono en Ĉinio: Se fremd-kapitalaj entreprenoj registritaj en Ĉinio observas ĉinajn leĝojn kaj regulojn, liveras laboro-postenojn al ĉinoj kaj pagas impostojn al la ĉina registaro, ili estas ĉinaj entreprenoj. La principo de naciana traktado finis la debaton pri la aparteno de fremd-kapitalaj entreprenoj en Ĉinio, kreis bonan medion por tiuj entreprenoj en Ĉinio kaj metis leĝan bazon por la harmonia kunekzisto kaj komuna disvolviĝo de entreprenoj kun malsamaj posed-sistemoj en Ĉinio. Kompreneble, oni ne povas ĉiuflanke efektivigi la leĝojn post unu nokto. Ankoraŭ ne solviĝis la problemo pri naciana traktado de ŝtat-posedaj kaj kolektiv-posedaj entreprenoj. En Ĉinio oni devas fari longan klopodon por solvi la problemon pri naciana traktado, kaj tio indikas la necesecon disvolvi la spiriton de MKO.

 

    Ĉinio havas evidentan specialecon, agante laŭ reguloj de MKO, t.e, ke la registaro havas la talenton dedukti plurajn aferojn el unu sola fakto. Ĝi prenas regularojn de MKO por antaŭenpuŝi la starigon de la enlanda merkat-ekonomio. En urbanizado dum la pasintaj jaroj estis la fenomeno, ke la urbanoj diskriminaciis kontraŭ kamparanoj laborantaj en urboj. Alfronte al tiu fenomeno, popol-amasoj kaj amaskomunikiloj, kiuj jam bone konas regularojn de MKO, laŭte vokis doni egalecon al tiuj kamparanoj, kaj la registaro publikigis seriojn da politikoj por la egaleco inter la kamparanoj kaj urbanoj.

 

    Travidebleco signifas, ke estu travideblaj komercaj reguloj de la membroj de MKO. En Ĉinio la principo de travidebleco estas aplikebla por ellabori leĝojn kaj regularojn kaj liveri administron, tial la travidebleco jam estas strikte ligita kun la rajto de popolanoj pri sciado. La principo ne nur antaŭenpuŝis "travideblan funkciadon" de la registaro kaj striktigis la ligitecon inter la registaro kaj la popolo, sed ankaŭ ludis gravan rolon en la ekonomia kaj politika reformadoj de Ĉinio.

 

    Malfermo

 

    En la lastaj dek jaroj Ĉinio kontinue malfermis sian pordon al la tuta mondo. Ĉinoj opinias, ke en la epoko de tutmondiĝo ĉiu ajn lando devas sin disvolvi en malferma medio, kaj same Ĉinio povas tiel gajni pli grandan forton por internacia konkurenco en malferma medio. En la lastaj jaroj, ĉinoj iom post iom komprenis, ke oni ne devas timi la malfermon. Ŝlosilo en tio estas, ke oni havu bonan makroekonomikan politikon, kompletigu efikajn, kunordigajn kaj koherajn ekonomiajn leĝojn, kaj starigu kapablan kaj honestan teamon por plenumi leĝojn. Sekve de la ekonomia disvolviĝo Ĉinio estas pli kaj pli memfida pri malfermo. En intertraktado por la aliĝo al MKO ni gajnis transiran periodon de merkat-malfermo sur multaj kampoj. Fakte iuj kampoj jam malfermiĝis antaŭ ol finiĝo de la transira periodo. Estas konata la traktado por protekti la nacian aŭto-industrion. Post peniga laboro Ĉinio gajnis la konsenton nuligi la regadon de kvoto de aŭto-importo en 2005. Tamen Ĉinio finis la regadon je du jaroj pli frue. Unuvorte, aliĝinte al MKO, Ĉinio suriris sur sanan vojon de malfermo kaj disvolvo.

 

    Dek jarojn post la aliĝo al MKO la ĉina ekonomio ascendis sur novan ŝtupon: senprecedence disvolviĝis la partopreno de Ĉinio en la tutmonda ekonomio, kaj multe ŝanĝiĝis la malfermiteco kaj la ekonomia pozicio de Ĉinio.

 

    Dum la procezo de la pordo-malfermo Ĉinio turnas sian atenton, de ekspansiigo de eksporto al pliigo de eksporto kaj importo, kaj de enkonduko de fremdaj kapitaloj al enkonduko de fremdaj kapitaloj kaj investado en aliaj landoj. Jam estas la tendenco en la internacia komerco, ke ĉinaj entreprenoj investas eksterlande.

 

    En tiu ĉi situacio, ni devas plie akcenti la spiriton de MKO. Antaŭ dek jaroj ni akceptis kompleton da reguloj de MKO, kaj pro tio ni akiris la traktadon de MKO por la plej favorataj landoj kaj eternajn normalajn rilatojn pri komerco. Tio estas la plej granda diplomatia kaj politika atingoj de Ĉinio de post la aliĝo al MKO kaj ankaŭ la normala respondo al la ĉina promeso observi internaciajn regularojn. Hodiaŭ, fronte al la ĝenerala situacio de la investado de ĉinaj entreprenoj en fremdaj landoj, ni devas plie disvolvi la spiriton de MKO, observi la internaciajn regularojn kaj efektivigi liberecon de komerco kaj investo. Ĝuste pro tio ni povas postuli, ke la landoj, en kiuj ĉinaj entreprenoj faras investojn, plenumu la principojn de naciana traktado, travidebleco kaj malferma merkato, por ke ĉinaj entreprenoj kresku en stabila leĝmedio, fariĝu elstaraj lokaj civitanoj, kaj faru kontribuon al Ĉinio kaj la tuta mondo.

 

    Paca disvolvo

 

    Ĉinio rapide disvolviĝis post la aliĝo al MKO. Ĝi fariĝis la dua granda ekonomia ento, la unua granda eksportanto kaj la dua granda importanto en la mondo. Evidente altiĝis la ekonomia kaj komerca fortoj de Ĉinio. La internacia komunumo rigardas la ĉinan disvolviĝon kiel ŝancon, kaj ĉinoj klopodas starigi bonan figuron de sia lando.

 

    Laŭ ĝenerala teorio de internaciaj rilatoj, kiel ajn forta estas iu lando, se ĝi agnoskas kaj plenumas internaciajn regulojn, ĝi ne povas esti minaco por aliaj landoj; laŭ la ĝenerala kono pri monda komerco, kiel ajn rapide disvolviĝas iu lando, se ĝia merkato estas malfermita, ĝia disvolviĝo ne povas minaci aliajn; male, ĝi pretigas al la mondo merkaton kaj movforton de kresko kaj tiel fariĝas pozitiva faktoro de disvolviĝo de la tutmonda ekonomio.

 

    Okaze de la 10-jara jubileo de la ĉina aliĝo al MKO, la spirito de MKO pruvas al la mondo, ke Ĉinio estas respondeca lando kontinuiganta reformon kaj malfermadon, kaj la disvolvo de Ĉinio ne estas minaco, sed ŝanco al la mondo. La tuta mondo devas pli bone koni Ĉinion, bonvenigi ĝian disvolviĝon kaj eniri kune kun ĝi en novan epokon de reciproka profitigo, komuna gajno kaj harmonia disvolvo.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

    --------------------------

    *Long Yongtu, ĉefdelegito de Ĉinio por la intertraktado pri aliĝo al MKO en 2001.

 

 

 
Pri Dao De Jing de Laŭzi, konas aŭ scias preskaŭ ĉiuj kleruloj en la tuta mondo, kaj priaj tradukoj, recenzoj, klarigoj, komentarioj ktp.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng