Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina homporta batiskafo Jiaolong
2011-11-04

 
Laborantoj de Xiangyanghong-09 mansvinge salutas homamason atendantan en la haveno.
 
  La homporta batiskafo Jiaolong

 

    La 23-an de aŭgusto revenis al Qingdao de Ĉinio la ŝipo Xiangyanghong-09 kun la homporta batiskafo Jiaolong, kiu ĵus plenumis sian taskon sub marakvo en profundeco de 5000 metroj.

 


La tri skafandristoj (de maldekstre) Ye Cong, Fu Wentao, Liu Kaizhou en la batiskafo Jiaolong 
 

Laboras manipulatoro de la batiskafo Jiaolong. 

 

    En la 1-a de julio la homporta batiskafo Jiaolong komencis la prov-laboron sub marakvo en profundeco de 5000 metroj. La prov-laboro daŭris en 49 tagoj kaj vojaĝis je 10 mil marmejloj. En la 18-a de aŭgusto la ŝipo revenis al la Su'nan-a Internacia Haveno en la urbo Jiangyin, Jiangsu-provinco. 96 laborantoj el 13 unitoj partoprenis en la prov-laboro. Ok personoj 15 homfojojn subakviĝis je profundecoj de 4027, 5057, 5188, 5184 kaj 5180 metroj en tri eksperimentaj marareoj. Beihai-filio sub la Ĉina Ŝtata Oceana Buroo (ĈŜOB) diris, ke la prov-laboro sub marakvo en profundeco de 5000 metroj kreis en Ĉinio la homportan subakviĝan rekordon, kaj tio montras, ke Ĉinio havas la kapablon plenumi subakvan laboradon en 70% da oceanoj de la mondo.

 

    "Xiangyanghong-09"

 

    La 1-an de julio, la ŝipo Xiangyanghong-09 kun la de Ĉinio unuafoje memprojektita homporta batiskafo Jiaolong ekveturis de la Su'nan-a Internacia Haveno en la urbo Jiangyin, Jiangsu-provinco, kaj atingis en la 16-a de julio je 14:00, la pacifikan marareon, kie Jiaolong kvarfoje subakviĝis en profundeco de 5000 metroj.

 

    Aprobita de ĈŜOB en la 22-a de junio, 2006, la 33-jara ŝipo Xiangyanghong-09, kiu plurfoje plenumis gravajn scienc-esplorajn projektojn, ekis esti rekonstruita al la portanta ŝipo de homporta batiskafo por subakviĝo en profunda maro. Tiu 4500-tonela oceana esplorŝipo, konstruita de la Ŝanhaja Hudong-a Ŝipo-Fabriko, kelkdek-foje plenumis en la pasintaj 30 jaroj oceanajn kontroladojn en meza kaj proksima marareoj de Ĉinio. Krome, ĝi prenis sur sin ankaŭ la enketon "Tutgloba Atomosfera Eksperimento" organizitan de la monda meteologia organizo, kaj vizitis Japanion, Koreion, Rusion, Korean Popol-Demokratian Respublikon kaj Usonon.

 

    En novembro 2007, la rekonstruita ŝipo Xiangyang-09 estis ekipita per lanĉ- kaj repren-instalaĵoj de homporta batiskafo, aliaj necesaj instalaĵoj, ekz., tiuj por telekomunikado, diversaj instrumentoj kaj aparatoj por scienca esplorado. Oni faris rekonstruadon al ĝiaj pilotejo, regadejo kaj holdo. Post rekonstruado, la ŝipo havigas al si laboratoriojn por seka kaj humida eksperimentadoj, super-puran biologian laboratorion, regadejon por subakviĝado kaj informan centron, kaj tiu 33-jara ŝipo estis plibonigita en sekureco, vetureco, esplora kapablo kaj vivkondiĉo, kaj per tio ĝi finfine havas la kapablon plenumi prov-laboron en profunda maro.

 

    Vizage al la estonteco

 

    Ĉinio estas la kvina lando, kiu havas kapablon subakviĝi al maro kun profundeco de pli ol 3500 metroj. Ĝis hodiaŭ, la usona mararmeo ankoraŭ tenas la subakviĝan rekordon – en 1960 ĝi je la profundeco de 11000 metroj veturis al la mara ravino Mariana de la Pacifiko.

 

    Fakte, Jiaolong kun sia subakviĝa kapablo en profundeco de 7000 metroj estas unu el la homportaj batiskafoj de la mondo kun la kapablo subakviĝi al plej profunda maro.

 

    Laŭplane, en 2012 la batiskafo faros 7000-metran subakviĝon. Ĉi-foje ĝi ĉe profundo de 5000 metroj subakve faris fotadon, videon, mezuradojn topografian kaj geomorfologian, kontroladon pri oceana medio kaj specimeno-kolektadon, ĉio ĉi tio tutflanke ekzamenis la funkcion de la batiskafo en tiu profundeco.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang k Chen Ji

 

 

 
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng