2011-11-09 de LI QIANG
 Metiejo de yangjiabu-aj ksilografiaĵoj |
|
83-jara Yang Luoshu faras gravuradon sur kliŝo. |
|
Bildo de Domdio |
|
 Bildo de 12 simbolaj bestoj asociitaj kun la 12-jara ciklo |
|
 Bildo pri riĉeco |
Yangjiabu-aj ksilografiaĵoj por novjaro
Yangjiabu estas vilaĝo de la urbo Weifang, Shandong-provinco de Ĉinio. Ĝi estas fama pro siaj novjaraj ksilografiaĵoj, kiuj karakteriziĝas per forta loka gusto kaj simpla kaj klara arta stilo. Yangjiabu-aj ksilografiaĵoj por novjaro naskiĝis en la fino de Ming-dinastio (1368-1644), prosperiĝis en Qing-dinastio (1644-1911) kaj havas historion de pli ol 400 jaroj. Ili temas pri belulinoj kaj geknaboj, popola vivo, personoj kaj aferoj priskribitaj en romanoj kaj tradiciaj operoj, mitoj kaj legendoj, naturaj pejzaĝoj kaj floroj, birdoj kaj bestoj k.a. Krome, Yangjiabu-aj ksilografiaĵoj por novjaro nerekte prezentis ĉinajn loĝdomojn kaj socian vivon. Ili estas gluitaj sur pordoj, muroj, ĉirkaǔ fenestroj kaj eĉ sur pordetoj de staloj, ĉaroj kaj grenotenejoj. Kiel kamparanaj pentraĵoj en la baseno de la Flava Rivero yangjiabu-aj ksilografiaĵoj akcentas originalan koloron, havas riĉan imagon, rustikajn liniojn kaj fortan kontraston de ombro kaj lumo. En la prospera periodo de yangjiabu-aj novjaraj ksilografiaĵo ilia vendsumo atingis dekojn da milionoj ĉiujare. Krom plenumo de bezonoj de lokaj popolanoj en la regionoj de la malsupra baseno de la Flava Rivero ili estis venditaj en la provincoj Jiangsu, Anhui, Shanxi, Henan, Hebei, Heilongjiang, Jilin kaj Liaoning, kaj en la Aǔtonoma Regiono de Interna Mongolio.
Oni renovigas la enhavojn de yangjiabu-aj ksilografiaĵoj ĉiujare kaj tiuj ksilografiaĵoj ludas certan rolon por akceli socian progreson. Nun en Yangjiabu kun 310 familioj kaj 1150 loĝantoj ĉiu familio sin okupas pri tiu arto kaj ĉiujare la vilaĝo povas produkti pli ol 20 milionojn da ksilografiaĵoj, kiuj estas vendataj en Ĉinio kaj pli ol 100 landoj kaj regionoj.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin
|