Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĝojo en kurado
2011-11-17

de Chen Ran

 

 
Wang Shichao en finlinio

 

    En la Pekina Marotono 2011 Wang Shichong el Tianjin finkuris la tutan longecon per 4 horoj kaj 22 minutoj. Kvankam la rezulto estis malbona kompare kun tiu de Francis Kiprop Kipkorir el Kenjo, kiu ĉampioniĝis per 2 horoj kaj 9 minutoj, kaj preskaŭ 1 horon malpli rapida ol lia plej bona rezulto, tamen multe pli granda ol la rezulto estas signifo de lia ĉi-foja konkurso, kiel lia 32-a maratono kaj la 5-a Pekina Maratono.

 

    Wang ellitiĝas je la 4-a matene kaj iras al la Tianjia-a Surakva Parko ĉiutage kaj kuras kun aliaj kurado-amantoj. Antaŭ kelkaj jaroj, Wang pezis 108 kilometrojn kaj eĉ malfacile kaŭris, por ne paroli pri kurado. Sed en 2004 kiam li prizorgis siajn malsanajn gepatrojn, li konsciis la gravecon de sano. Li komencis sin ekzerci per kurado. Post 2-jara kurado, Wang malpezigis sian korpon, malaltigis sian sangopremon kaj ankaŭ konatiĝis kun aliaj ludantoj. Li ĉeestis la Ŝanhajan Maratonon en 2006 kaj finkuris la tutan longecon.

 

    Laŭ la edzino de Wang, li estas tre fervora pri kurado, ke li neniam ĉesis eĉ kiam la vetero ne estis bona. Ankaŭ ŝi komencis kuri en 2008 kaj subtenis sian edzon kaj aliajn amikojn en enlandaj maratonoj. La 16-an de oktobro, ili atingis Pekinon post 3-hora veturado kaj ĉeestis la Pekinan Maratonon.

 

 
Kenja sportisto ĉampioniĝis en la vira maratono.

 

    Laŭ statistikoj pli ol 30 mil homoj el diversaj lokoj de la mondo ĉeestis la tutdistancan, duondistancan, 9-kilometran kaj 4,2-kilometran maratonojn. La plej maljuna ĉeestanto aĝis 80 jarojn. Tiuj 30 mil homoj sin anoncis por la konkurso jam en junio en 5 tagoj, sed en la Pekina Maratono antaŭ 30 jaroj partoprenis nur 80 homoj! Nun jam 20 urboj enlandaj organizis maratonon, tio montris la vastan influon de tiu sporto.

 

    Plie, ĉi-jara maratono unuafoje provis disvastigi al la publiko la ideon pri bonfarado per sporta konkurso kaj ankaŭ pretigi platformon por bonfaraj institucioj. Por kuraĝigi pli da amatoraj sportistoj plenumi la tutan kurdistancon oni plilongigis la tutan tempon de 5 horoj al 6 horoj.

 

    Sportistoj el Kenjo gajnis la unuan, duan kaj trian lokojn de la vira grupo kaj ĉina sportistino Wei Xiaojie per 2 h 28' 05'' gajnis la unuan lokon en la virina grupo, tio estis la 20-a fojo ke ĉina sportistino ĉampioniĝis en la maratono.

 

    Tuj post la Pekina Maratono Wang revenis al Tianjin. Li ĉeestos iom poste la maratonon en Hangzhou kaj Ŝanhajo. Li diris, ke la maratona sporto fortikas lian korpon, vigligas lian spiriton kaj havigas al li novajn amikojn, kvankam ĝi estas tre laciga.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng