Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Profunde ŝanĝiĝis la pozicio de Ĉinio en la monda labordivido post ĝia aliĝo al MKO
2011-11-21

de WANG XI

 


Wang Chao, la ĉina vicministro pri komercoj  

 

    En la seminario "Ĉinio kaj Estonteco de MKO (Monda Komerca Organizo) – memore al la 10-jariĝo de aliĝo de Ĉinio al MKO", okazinta en la 16-a de septembro en Pekino la ĉina vicministro pri komercoj Wang Chao diris, ke en la pasintaj dek jaroj post la aliĝo de Ĉinio al MKO profunde ŝanĝiĝis la pozicio de Ĉinio en la tutgloba labordivido.

 

    Wang diris, ke unuflanke laborul-tipa industrio restas ankoraŭ avantaĝo de Ĉinio, aliflanke plifortiĝis la konkurenca kapablo de ĉinaj novaj industrioj, pligrandiĝis la parto de Ĉinio en la internacia produkt-ĉeno kaj samtempe ĝia enlanda merkato plivastiĝis. Ĉio ĉi tio konsistigas la avantaĝojn de la ĉinaj entreprenoj en la monda merkato.

 

    Wang diris, ke tradicie la ekonomia kaj komerca rilatoj inter Ĉinio kaj la disvolviĝintaj landoj estas vertikala labordivido reciproke kompletiga. Kun rapidiĝo de paŝoj de eskalado de la ĉinaj industrioj plifortiĝis la konkurencpovo de Ĉinio en pluraj kampoj de fabrika industrio, kaj tio kondukis al la plifortiĝo de labordivido inter ĝi kaj disvolviĝintaj landoj laŭ horizontala direkto en fabrika industrio, kaj per tio formiĝis inter ili la rilato de kunekzistado reciproke kompletiga kaj konkurenca. Por pli bone trakti tiajn rilatojn ĉinaj entreprenoj devas altigi sian kreivecon, kaj pere de malaltiĝo de produktkosto, preza konkurenco kaj evidentigo de trajtoj de siaj produktaĵoj iri la vojon de konkurenco pri diferencoj.

 

    Wang Chao diris, ke Ĉinio ne ĉasas grandan kaj konstantan favoran komercan saldon, ĝi daŭrigos intensigon al la reformo en la importa sistemo, altigadon de komercaj liberigo kaj oportuneco, disvastigadon de permeso de merkata enirado, samtempe Ĉinio alvokas, ke aliaj landoj malstreĉu la nenecesan limigadon pri eksportado, reduktu merkatan distordiĝon por ke la avantaĝoj ludu pozitivan rolon en komercado.

 

    Li diris, ke Ĉinio daŭrigos aktivan partoprenadon en plurflanka komerca sistemo por antaŭenpuŝi disvolviĝon de internacia politika kaj ekonomia ordo al justa kaj racia direkto. Samtempe Ĉinio firme praktikos la politikon de pordmalfermo kaj insistos pri la grandigo de komerco kaj liberigo kaj oportuneco de komerco kaj investo en la tutgloba kaj regiona sferoj.

 

    Statistiko montras, ke post la aliĝo de Ĉinio al MKO la monsumo de eksportaĵoj de Ĉinio kreskis de 509.8 miliardoj da usonaj dolaroj en 2001 al 3000 miliardoj en 2010, 4.8-oble pli multe ol tiu en 2001. Krome la monsumo por serva komerco de Ĉinio altiĝis de 71.9 miliardoj da usonaj dolaroj en 2001 al 362.4 miliardoj en 2010, kaj per tio Ĉinio fariĝis la tria importa lando kaj la kvara eksporta lando en serva komerco.

 

Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji

 

 

 
Pri Dao De Jing de Laŭzi, konas aŭ scias preskaŭ ĉiuj kleruloj en la tuta mondo, kaj priaj tradukoj, recenzoj, klarigoj, komentarioj ktp.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng