Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Orharaj poefagoj en Tibeto
2011-11-22

de LABA CIREN

 


Sovaĝa orhara poefago 
 

Sovaĝaj orharaj poefagoj en la naturparko Qiangtang 

 

    Danda, estro de Buroo de Publika Sekureco sub la Forstkultura Ministerio en Ngari, Tibeto, informis, ke troviĝas ĉirkaŭ 170 sovaĝaj orharaj poefagoj en la naturparko Qiangtang.

 

    Pli ol 400 specoj de sovaĝaj bestoj vivas en la ŝtatnivela naturparko Qiangtang, norda Tibeto. Ĝi estas la plej alta en la mondo kun la altitudo plejparte inter 4500 kaj 5000 metroj super la marnivelo kaj plej granda en Ĉinio kun la areo de 200 mil kvadrataj kilometroj.

 

    En subiranta sunbrilo la sovaĝaj orharaj poefagoj blonde radias, kio fariĝis vidindaĵo en la naturparko.

 

    "La sovaĝaj orharaj poefagoj havas akran nazon, kiu povas flari odoron de homoj kaj bestoj. Estas malfacile trovi ilin." Danda, "viva mapo" en la naturparko, bone konas la poefagojn.

 

    Danda diris, ke la sovaĝaj orharaj poefagoj ne estas tiel malcedemaj kiel aliaj sovaĝaj poefagoj, kiuj emas hufobati homojn. Male ili estas "ĝentiluloj" el poefagoj. Kun milda temperamento kaj eleganta paŝado ili ŝatas promenadi sur neĝkovrita monto.

 

    En la lastaj jaroj la centra kaj loka registaroj fortigis protektadon de sovaĝaj bestoj. La buroo de publika sekureco severe batalas kontraŭ ŝtela ĉasado de sovaĝaj bestoj. Dank' al tio, multiĝas jaro post jaro tibetaj antilopoj, sovaĝaj poefagoj kaj aliaj raraj sovaĝaj bestoj.

 

    En la naturparko la nombro de tibetaj antilopoj pliiĝis de 60 mil al 120 mil; tiu de poefagoj kreskis de 6 mil al dekmiloj; kaj tiu de sovaĝaj tibetaj azenoj fariĝis de 50 mil al 80 mil. Pliiĝis ankaŭ aliaj specoj de sovaĝaj bestoj.

 

    Raraj sovaĝaj orharaj poefagoj habitatas plejparte en la naturparko kaj ĝia najbara regiono Ngari, "monda firsto".

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 
La libro Rusa Novelaro enhavas la plej bonajn rakontojn kaj novelojn de Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogol, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin, Lev Tolstoj kaj Anton Ĉeĥov.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng