Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Philip: Mi estas Hainan-ano
2011-12-01

de ZHANG JIE

 

    Estas tre malfacile por ĉinoj paroli lokajn dialektojn, por ne paroli pri fremdlandanoj. Tamen 48-jara brito Philip povas paroli Hainan-an dialekton kaj pretendas esti Hainan-ano.

 

 
Philip kaj liaj najbaroj en Hainan

 

    En butiketo sur la insulo Haidian de la urbo Haikou en Hainan-provinco Philip rakontis al raportisto de la ĵurnalo "Hainan Ribao" sian apartan sperton. Kelkaj najbaroj venis al li por aǔskulti lian rakonton... Ne nur li, sed ankaǔ liaj najbaroj rigardas lin kiel ordinaran "Hainan-anon".

 

    "Mi ĉiam admiras la ĉinan kulturon"

 

    Philip naskiĝis en Singapuro. En la aĝo de 6 jaroj li revenis al Britio kune kun sia patro, kiu estas piloto, kaj tie vivis ĝis sia diplomiĝo el universitato en 1986.

 

    En la universitato Philip studis ĉefe pri juro kaj komputila desegnado, kaj fondis sian kompanion post diplomiĝo.

 

    Philip diris: "Mi ĉiam admiras la ĉinan kulturon." En la jaro 2003 li vojaĝis al Ĉinio por komercado. La lando tre plaĉas al li kaj li decidis lerni la ĉinan lingvon. Serĉante rete metodojn kaj vojojn por lerni la ĉinan lingvon li konatiĝis kun Anhui-ano (Anhui estas provinco de Ĉinio), kiu volas lerni la anglan lingvon. En 2004 Philip venis al Anhui. Tie li kaj laboris kaj lernis la ĉinan lingvon. Poste pro komerca bezono li devis serĉi fabrikon produktantan televidilo-ŝrankojn kaj lia amiko en Anhui rekomendis al li fabrikon en Chengmai de Hainan-provinco.

 

    "Hainan-insulo? Ĉu Ĉinio havas alian insulon krom Taiwan?" Nenion Philip sciis pri Hainan. En 2005 li venis al Hainan kaj tuj estis altirita de la tropika insulo kun kvieta kaj humanecplena vivo. En la sekva unu jaro li preskaǔ ĉiumonate ir-reiris inter Londono kaj Haikou.

 

    "Mi devis decidi, kie mi vivu, ĉu en Londono aǔ en Haikou," diris Philip. Tro pene estas rapidi inter la du urboj, tamen li ne volas forlasi la belan insulon. Finfine li forvendis sian kompanion en Londono kaj en 2006 aĉetis sur la insulo Haidian ĉe Haikou loĝejon kun areo de pli ol 100 kvadrataj metroj.

 

    "Hainan estas tre entuziasma loko, kie mi konatiĝis kun multaj amikoj," Philip daǔre rakontis sian rakonton. En la pasintaj kelkaj jaroj, helpe de amiko li unue laboris en vojaĝ-agentejo kiel supera konsilisto, kaj poste servis ankaǔ kiel tradukisto kaj angla-lingva konsilisto por loka registara departemento kaj ofice vojaĝis al Finnlando, Singapuro kaj Hongkong de Ĉinio.

 

    Lerni la Hainan-an dialekton por verki libron pri Hainan

 

    Philip pli kaj pli ŝatas Hainan. Li diris: "Belaj pejzaĝoj de Hainan ravis min kaj mi opiniis, ke mi devas verki per la angla lingvo turisman libron pri Hainan."

 


La libro "Hainan: Emerĝanta Juvelo de Ĉinio" 

 

    Philip trovis, ke en librovendejoj estas malmulte da anglalingvaj libroj pri vojaĝo en Hainan. Ekde 2008 li en 18 monatoj vizitis pli ol 100 vidindejojn de la insulo kaj verkis la anglalingvan libron "Hainan: Emerĝanta Juvelo de Ĉinio", kiu havas pli ol 70 mil vortojn, pli ol 200 fotojn kaj 326 paĝojn.

 

    Dum verkado li eklernis la Hainan-an dialekton, ĉar li opinias, ke se oni volas vere koni iun lokon, oni devas unue lerni tiean dialekton.

 

    En 2008 kiam Philip atendis taksion en la flughaveno Meilan, li konatiĝis kun Huang He, taksiisto el la gubernio Ding'an. Ili trovis sin reciproke simpatiaj kaj donis unu al la alia sian telefonnumeron. Post tio Philip ne nur lernis de Huang la Hainan-an dialekton, sed ankaǔ ofte veturis al la kamparo en Ding'an por pasigi feriojn kaj la ĉinan tradician Printempan Feston.

 

    Kiam li unuafoje venis tien, iu avino, kiu neniam vidis fremdlandanon, forkuris kun krio vindinte Philip kun blondaj haroj kaj bluaj okuloj. "Avino, mi estas Hainan-ano," diris Philip en la Hainan-a dialekto. Tio multe mirigis kaj ĝojigis la avinon. Poste pli kaj pli multaj vilaĝanoj konatiĝis kun Philip.

 

    Lernado de la Hainan-a dialekto ne nur havigis al Philip multajn lokajn amikojn, sed ankaǔ donis al li multajn helpojn en kolekto de materialoj por lia verkado, kaj pro tio li pliinteresiĝis pri lernado de la Hainan-a dialekto.

 

    Pro manko de lernolibroj pri la Hainan-a dialekto nun Philip nur povas fari simplan interparolon en la Hainan-a dialekto. Li planas verki vortaron Hainan-dialektan-ĉinan-anglan kaj romanon kun Hainan kiel fono.

 

    Najbaroj de Philip diris, ke Philip ofte hokfiŝis ĉe la rivero Nandu, vizitis Karaoko-ejon kune kun Huang kaj bierumis en butiketo... li jam fariĝis "Hainan-ano".

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Aperis la ĉina traduko de la romano La Princo ĉe la Hunoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng