Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La nova vilaĝo Ngamda post transloĝiĝo
2011-12-19

de WANG XINLING

 

    La vilaĝo Ngamda sidas en la gubernio Riwoqe en la norda parto de la regiono Qamdo de Tibeto. Ĝi antaŭe estis malriĉa kaj postiĝinta vilaĝo. La vilaĝanoj loĝis sur montdeklivo kaj mankis al ili elektro kaj vojo. Por preni akvon ili devis piediri 30 minutojn. Nun post praktiko de la loĝiga projekto la vilaĝo kun 118 familioj fariĝis unu el la unuaj bonhavaj vilaĝoj en la regiono Qamdo.

 


Nova aspekto de la vilaĝo Ngamda 

 

    Ambaǔflanke de la ŝoseo, kiu trapasas la vilaĝon, kun larĝeco de pli ol 5 metroj kaj longeco de pli ol 100 metroj staras duetaĝaj tibetstilaj loĝdomoj, inter kiuj sidas butiketoj kaj la elementa lernejo Ngamda. En ekstremo de la vilaĝo estas placo kun korpofortikigaj ekipaĵoj, kie vilaĝanoj sin ekzercas, amuzas kaj dancas.

 


Malnovaj loĝdomoj sur montdeklivo 

 

    La vilaĝo sin lokis en riverfluejo. En 2004, kiam oni ne ekpraktikis la loĝigan projekton en Tibeto, la Qamdo-a registaro proponis, ke la vilaĝanoj transloĝiĝu al novaj domoj ĉe la ŝoseo. Ĉiu domo kostas je 60-70 mil juanoj kaj ĉiu transloĝiĝinta familio ricevis de la loka registaro 10-25 mil juanojn kiel subvencion.

 

    La ĉefaj enspezoj de la vilaĝanoj venas el terkulturado kaj bredado de poefagoj kaj ŝafoj, kaj ankaǔ el kolektado de raǔpofungoj.

 

    Ĉe pordo de la elementa lernejo de Ngamda Langjia aĉetas raǔpofungojn. Ĉiujare li aĉetas raǔpofungojn kun valoro de ĉirkaǔ 120 mil juanoj kaj vendas ilin en la gubernio Riwoqe aǔ en aliaj provincoj, ekzemple Yunnan kaj Qinghai. Mi vidis, ke 54-jara Abuji vendis al Langjia 160 raǔpofungojn kontraǔ 6 mil juanoj. Liaj 5 familianoj povas kolekti 60-70 raǔpofungojn ĉiutage kaj per tio ili enspezas 70-80 mil juanojn en du monatoj. Parolante pri raǔpofungo-kolekto de siaj tri infanoj, Abuji diris, ke la knabo (mezlernejano) kolektas pli multe ol la ludema malpli granda knabino (elementlernejano).

 

    La raǔpofungoj kreskas sur montoj kun altitudo de pli ol 4 mil metroj. La plej bona tempo por kolekti ilin estas majo kaj junio. Tiam sur ŝoseoj de Tibeto oni ofte povas vidi, ke kolektantoj de raǔpofungoj motorcikle veturas ĉi tien kun manĝaĵoj. Multaj homoj eĉ starigas tendojn ĉe montpiedoj por faciligi la kolektadon.

 

    La raǔpofungoj kreskas tersurface kun duono sub la tero kaj havas koloron similan al tiu de velkintaj branĉoj. Pro tio la kolektantoj devas serĉi ilin klinante la korpon preskaŭ al la tero, kaj en tio infanoj havas avantaĝojn. Antaǔ la someraj ferioj multaj elementaj lernejanoj ĝuas 20-30 feriojn speciale por la kolektado. Ili serĉas raŭpofungon antaǔ siaj gepatroj kaj starigas ruĝan flageton tie, kie ili trovas ĝin, kaj la gepatroj elterigas ĝin laǔ la signo.

 

    La raǔpofungoj, kiuj alportas al la lokanoj riĉaĵojn, estas misteraj por ili. Ili kredas, ke la raǔpofungoj havas okulojn kaj piedojn kaj nur tiuj, kiuj havas antaǔdestinitan rilaton kun la raǔpofungo, povas trovi ĝin, alie, ne.

 

    Yongjian, laboranto de la domkonstrua buroo en la gubernio Riwoqe, diris al mi: "Ĉi-jare pro manko de pluvo raǔpofungoj estas malpli multaj ol en aliaj jaroj, kaj pro tio ilia prezo relative altiĝas. Unu raǔpofungo estas vendata minimume je 18 juanoj, kaj la plej bona je 130 juanoj."

 


Nova loĝdomo en la vilaĝo Ngamda 

 

    Abuji diris, ke kompare kun terkulturado kolektado de raǔpofungoj ne estas tre peniga. Li esperas, ke liaj infanoj diligente lernos kaj ne sin vivtenos per terkulturado kaj bredo de poefagoj.

 

    En la jaro 2004 la pokapa enspezo en la vilaĝo Ngamda estis 2300 juanoj kaj en 2010 tiu altiĝis al 5200 juanoj, kiuj ne inkluzivas la enspezon pro kolektado de raǔpofungoj.

 

    Pri la estonteco de la vilaĝo Ngamda kaj la gubernio Riwoqe guberniestro Luo Songyi esperas, ke la loka registaro grandigos investon por disvolvi ŝlosilan industrion. La nuna problemo kuŝas en tio, ke la ĝenerala investo estas multa, sed tiu por onuopaj programoj estas malmulta. Li citis ekzemple la industrion de poefagoj: duonkilogramo da poefagaĵoj kostas 18 juanojn, kaj duonkilogramo da bovaĵoj de Kobeo kostas kelkcent juanojn, unu poefago kostas 7 mil juanojn, sed post profunda prilaboro ĝi kostas 15-20 mil juanojn, en 74 gubernioj de Tibeto estas bredejoj de poefagoj, tamen ne ĉiuj gubernioj havu sian prilaborejon, kaj tio bezonas reguligon de la registaro.

 

    En la periodo de la "Dekdua Kvin-jara Plano" Tibeto prenos plibonigon de la popola vivo kiel sian ĉefan laboron. Xu Chengcang, vicsekretario de la subregiona kompartio de Qamdo kaj konstanta vickomisaro de administra oficejo de Qamdo, diris: "En Qamdo ofte okazas terglito de montoj, kies deklivoj ne taǔgas por loĝado. Konsiderante dezirojn de lokaj loĝantoj kaj bezonon de la loĝiga projekto oni proponas la transloĝiĝon de vilaĝoj por sekurigi lokanojn kaj plibonigi iliajn produktajn kaj vivajn kondiĉojn."

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin

 

 

 
Pri Dao De Jing de Laŭzi, konas aŭ scias preskaŭ ĉiuj kleruloj en la tuta mondo, kaj priaj tradukoj, recenzoj, klarigoj, komentarioj ktp.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng