Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Aliĝo de Ĉinio al MKO vigligis ĉinan ekonomion kaj alportis al la mondo profitojn
2011-12-22

de WANG YONGZHI

 

    La 10-an de novembro 2001 la 4-a Ministra Konferenco de la Monda Komerca Organizo (MKO) en Da ǔho, ĉefurbo de Kataro, sankciis la aliĝon de Ĉinio al MKO. La 11-an de decembro en la sama jaro ekvalidis la "Protokolo pri Konsento de Aliĝo de la Ĉina Popola Respubliko al MKO" kaj Ĉinio oficiale fariĝis la 143-a membrolando de MKO. En la pasintaj 10 jaroj Ĉinio ĉiam observis la principon "altigi vivnivelojn de la membroj de MKO per komerca libereco". Vigligante sian ekonomion Ĉinio alportis al la mondo multajn efektivajn profitojn.

 

La red.

 

    Ĉi-jare estas la 10-a datreveno de la aliĝo de Ĉinio al MKO. Kion la aliĝo alportis al ĉina kaj monda ekonomio en la pasintaj 10 jaroj? Kiel diris ĉina prezidanto Hu Jintao en la pintkunveno en Kanno, "la ekonomia disvolviĝo de Ĉinio efektivigis novan transiron kaj pli kaj pli grandiĝas ĝia kontribuo al kreskado de la monda ekonomio".

 

    La pasintaj 10 jaroj estas 10 jaroj, en kiuj la ĉina ekonomio plej rapide kreskis post ekpraktiko de la politiko pri reformado kaj pordmalfermo. La fremdlandaj kapitaloj efektive utiligitaj de Ĉinio pliiĝis de 46.9 miliardoj da usonaj dolaroj en 2001 al 114.7 miliardoj da usonaj dolaroj en 2010. La totala sumo de ĉinaj importado kaj eksportado kreskis de 509.8 miliardoj da usonaj dolaroj en 2001 al 2970 miliardoj da usonaj dolaroj en 2010. Laǔ plej nova statistiko de la Ĉina Ĝenerala Administracio de Dogano, en la unuaj 10 monatoj de la kuranta jaro la totala sumo de ĉinaj importado kaj eksportado atingis 2975.38 miliardojn da usonaj dolaroj. Oni povas certigi, ke la ĉi-jara totala sumo superos 3000 miliardojn da usonaj dolaroj.

 


En Yingkou-haveno, Liaoning-provinco 

 

    En la pasintaj 10 jaroj la enlanda totala produktvaloro de Ĉinio kreskis pli-ol duoble kaj la averaĝa kresko en ĉiu jaro estis 10%. Ĉinio fariĝis la dua ekonomia unuo, la unua eksporta lando kaj la dua importa lando en la mondo.

 

    La ekonomia progreso de Ĉinio, altigo de ĝia internacia konkureco kaj ĉiuflanka disvolviĝo de la malferma ekonomio estas nedisigelaj kun ĝia aliĝo al MKO.

 

    Antaǔe oni iam timis, ke la aliĝo al MKO malutilos al ĉinaj aǔto-industrio, agrikulturo kaj financaj aferoj. Tamen post la aliĝo ĉina aǔto-industrio ne nur ne suferis perdojn, sed ankaǔ faris Ĉinion plej granda merkato en la mondo en produktado kaj vendado de aǔtoj. Ankaǔ la financaj aferoj estas samaj. Antaǔ la aliĝo al MKO komercaj bankoj de Ĉinio neniam enviciĝis inter la 10 grandaj bankoj de la mondo, sed nun la Industria kaj Komerca Banko de Ĉinio kaj aliaj ĉinaj bankoj ofte sin trovas en la listo.

 


Kargoŝipoj sur maro 

 

    De post sia aliĝo al MKO Ĉinio alportis al la mondo multajn profitojn. En la pasintaj 10 jaroj la totala sumo de ĉina eksportado pliiĝis 4.9-oble kaj tiu de ĉina importado 4.7-oble. Ĉinaj produktaĵoj malmultekostaj fariĝis plej ŝatataj de aĉetantoj de diversaj landoj. En la antaǔaj 10 monatoj de la kuranta jaro ĉina importado superis la eksportadon kaj Ĉinio fariĝis motoro por akceli ekonomian disvolviĝon kaj laborigon post okazo de la monda financa krizo. Rilataj donitaĵoj montras, ke en la pasintaj 10 jaroj Ĉinio enkondukis fremdlandajn kapitalojn de pli ol 700 miliardoj da usonaj dolaroj, fondis pli ol 300 mil entreprenojn kun fremdlandaj kapitaloj.

 

    Samtempe Ĉinio grandigis eksteran investadon. Antaǔ 10 jaroj ĉina ekstera investo estis malpli ol unu miliardo da usonaj dolaroj, kaj en 2010 tiu atingis 60 miliardojn da usonaj dolaroj. En 2010 Ĉinio nuligis doganimpostojn de 43 plej subevoluintaj landoj.

 

    La supre menciitaj faktoj montras, ke post aliĝo al MKO Ĉinio alportis al la mondo profiton, sed ne damaĝon.

 

    Ĝis 2010 Ĉinio plenumis ĉiujn siajn promesojn por aliĝo al MKO, kaj starigis la komercan sistemon konforman al la regularo de MKO. Tamen nun en la mondo rimarkinde releviĝis la komerca protektismo en investado, kiu donis densan ombron al reprosperiĝo de la monda ekonomio. Kiel membro de MKO Ĉinio suferis grandajn perdojn pro tio. En la 1-9 monatoj ĉi-jare oni faris al Ĉinio 50 kazojn de anti-dumpinga esploro, kiuj koncernas 3 miliardojn da usonaj dolaroj. Malgraǔ tio Ĉinio daǔre persistas en la politiko kune akceli kreskadon kaj komune gajni per kunlaboroj, persistas en antaǔenpuŝo de traktado en Daǔho.

 

    Kune antaǔenpuŝi la tutmondan komercon kaj investan liberecon kaj facilecon konformas al la disvolva direkto de la mondo. Ĉinio kaj diversaj landoj en la mondo povas kunlabori por komuna gajno, akceli releviĝon de la tutmonda ekonomio kaj havigi al la mondo pli prosperan kaj pli belan estontecon.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 

 
Pri Dao De Jing de Laŭzi, konas aŭ scias preskaŭ ĉiuj kleruloj en la tuta mondo, kaj priaj tradukoj, recenzoj, klarigoj, komentarioj ktp.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng