Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Tagiĝo
2012-01-13

de ANTONI GRABOWSKI (Pollando)

 


Tagiĝo 

 

    Agordu la brustojn, ho nia fratar',

 

    Por nova, pli vigla jam kanto!

 

    Ĝi sonu potence de montoj al mar',

 

    Anoncu al ĉiu dormanto:

 

    Tagiĝo, tagiĝo radias en rond',

 

    La ombroj de nokto forkuras el mond'!

 

 

    Post longa migrado sur dorna la voj'

 

    Minacis nin ondoj de l' maro;

 

    Sed venkis ni ilin kaj velas kun ĝoj'

 

    Al verda haven' de l' homaro.

 

    Post longa batalo, maldolĉa turment',

 

    La stela standardo jam flirtas en vent'.

 

 

    Se venus ankoraŭ ventegoj, batal',

 

    Ni estas jam bone harditaj;

 

    Esperon ne venkos la fajro, nek ŝtal',

 

    Nek ies perfidoj subitaj.

 

    Nenio en mondo elŝiros ĝin for,

 

    Ĝi havas radikojn profunde en kor'.

 

 

    Ni velas antaŭen kun kredo, fervor',

 

    Benante la Majstron por verko,

 

    Kaj lian anaron, de plej frua hor'

 

    Fidelan al li, ĝis la ĉerko.

 

    La mond' aliiĝos, la temp' pasos for,

 

    Sed vivos eterne pri ili memor'.

 

 

    La lingvo benata montriĝis al ni

 

    Mirinda donaco ĉiela:

 

    Per amo al hejmo, patrujo, naci',

 

    Ni flamas en koro fidela.

 

    Kaj same fidela; al hejma altar',

 

    Ni sentas nin filoj de l' tuta homar'.

 

 

    En ĉiu mondparto, en ĉiu terzon'

 

    En koroj de centoj da miloj,

 

    Jam vibras por nia saluto reson',

 

    Do kantas de l' tero ni filoj:

 

    Tagiĝo, tagiĝo radias en rond',

 

    La ombroj de nokto forkuras el mond'!

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng