2012-01-16 de LI QIANG
Taohuawu-aj ksilografiaĵoj por novjaro
 Gajo de geknaboj |
|
Bildo pri riĉeco |
|
Bildo pri mita besto knabodonacanta |
|
 Metiejo de taohuawu-aj ksilografiaĵoj |
Taohuawu troviĝas norde de la urbo Suzhou, Jiangsu-provinco de Ĉinio. Taohuawu-aj ksilografiaĵoj por novjaro naskiĝis en Ming-dinastio (1368-1644) kaj prosperiĝis en la periodoj de Yongzheng (1678-1735) kaj Qianlong (1735-1796) de Qing-dinastio (1644-1911). En la dinastioj Ming kaj Qing, sekve de disvolviĝo de la urba ekonomio en Suzhou kolektiĝis proksime de Chang-pordo (okcidenta pordo de la antikva urbo de Suzhou) multaj metiejoj de ksilografiaĵoj por novjaro,inter kiuj la ksilografiaĵoj de Taohuawu estas plej famaj.
Taohuawu-aj ksilografiaĵoj por novjaro kun diversaj formatoj estas taǔgaj por gluiĝi aǔ pendi sur pordoj kaj muroj. Ili kun koloroj ruĝa, flava, verda, nigra kaj blua plenumiĝas post 4-5 eĉ pli ol 10 procedoj de kolorigo kaj ili ofte uzas malhelan ruĝon kaj orflavajn kaj arĝentkolorajn desegnojn por montri gajan etoson. Ili havas elegantan popolan artan stilo de suda Ĉinio en komponado, gravura teknologio, kolorigo kaj formoj, kaj prezentas ĉefe feliĉon, ĝojon, morojn, popolan vivon, aferojn kaj personojn priskribitajn en klasikaj lokaj operoj kaj rakontoj, florojn, birdojn, legomojn kaj popolajn tradiciojn pri forigo de fantomoj kaj evito de malbonaj spiritoj.
Taohuawu-aj ksilografiaĵoj por novjaro estas tre ŝatataj de homoj en la mondo pro siaj riĉaj temoj, rafinitaj bildoj kaj belaj koloroj. Tial ili ĉiam havas debiton en Ĉinio kaj aliaj landoj, kaj estas kolektitaj de ĉinaj muzeoj kaj artaj muzeoj de eǔropaj landoj. Ili iam ankaŭ influis la japanajn ukijojn.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin
|