2012-01-16 de LI QIANG
Mianzhu-aj ksilografiaĵoj por novjaro
 Bildo de domdioj |
|
 Bildo de belulino |
|
 Heroino en opero |
|
 Metiejo de mianzhu-aj ksilografiaĵoj |
Mianzhu-aj ksilografiaĵoj por novjaro rivevis la nomon pro sia produktejo Mianzhu-gubernio en Sichuan-provinco de Ĉinio. Metiejoj de mianzhu-aj ksilografiaĵoj por novjaro koncentriĝas ĉefe en la urbeto Jiannan kaj kelkaj urbetoj en nordo de Mianzhu. La ksilografiaĵoj naskiĝis en la fino de Ming-dinastio (1368-1644) kaj prosperiĝis en la periodoj de Qianlong (1735-1796) kaj de Jiaqing (1796-1820).
Mianzhu-aj ksilografiaĵoj por novjaro kun specoj de bildoj por pordoj, kvadrataj kaj longaj bildoj havas simplajn kaj koncizajn konturojn kaj brilajn kaj okulplaĉajn kolorojn. Ili kun aparta stilo heredis manfaradon de bildoj antaǔ Tang-dinastio (618-907) kaj ankaŭ teknologiojn de kliŝopresado en Song-dinastio (960-1279). Same kiel aliaj ksilografiaĵoj ankaǔ la mianzhu-aj bezonas kliŝadon, per kiu oni nur konturas bildojn, kaj la bildoj estas kolorigitaj nur per mano.La produkta procezo enhavas projektadon, kliŝadon, presadon, kolorigon, desegnostampadon kaj pentradon de vizaĝo. Ili temas pri historiaj personoj, mitoj kaj legendoj, aferoj priskribitaj en lokaj operoj, popolaj moroj, kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj de famuloj, floroj, birdoj, insektoj kaj fiŝoj kaj estas vendataj en provincoj de la okcidenta parto kaj aliaj regionoj de Ĉinio.
Nun bonaj mianzhu-aj ksilografiaĵoj jam fariĝis kolektaĵoj de privatuloj kaj artaj muzeoj.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin
|