2012-01-31
 Julia Gillard (la 1-a de dekstre) kaj Huang Fengwen (la 1-a de maldekstre) en la festado |
|
 Salutas Julia Gillard. |
La 29-an de januaro, la sepan tagon de la unua monato laŭ la ĉina luna kalendaro, aŭstralia ĉefministrino Julia Gillard kaj lokaj ĉinoj kune festis en la ĉina kvartalo de Melburno en Aŭstralio, la ĉinan tradician Printempan Feston. En sia parolo ŝi deziras al la ĉinoj en Aŭstralio feliĉan novjaron kaj sukceson en la draka jaro.
Tio estas unua fojo por Julia Gillard en la ĉefministra statuso festi kune kun lokaj ĉinoj la ĉinan tradician novjaron. Ŝi diris, ke nun ĉirkaŭ du milionoj da ĉinoj el Azio vivas en Aŭstralio kaj loĝkvartaloj de ĉinoj okupas gravan pozicion en Aŭstralio.
Ŝi diris, ke dank' al la komuna penado de la du landoj Aŭstralio kaj Ĉinio oficiale starigis inter si diplomatiajn rilatojn en la jaro 1972. Ĉi-jare estas la 40-jara datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj kaj Aŭstralio festos la gravan momenton.
Huang Fengwen, ĉina ĝenerala konsulo en Melburno, diris, ke de multaj jaroj societoj de ĉinoj ĉiam penadas por amikeco inter Ĉinio kaj Aŭstralio kaj por sana disvolviĝo de la interrilatoj de la du landoj. Li deziras al Ĉinio kaj Aŭstralio kunan prosperiĝon kaj disvolviĝon en la jaro 2012.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin
|