2012-02-06
 Juna lamao faras riverencon al la budha tangkao. |
|
 En la ceremonio |
|
 Lamaoj transportas la budhan tangkaon al la sunuma altaro. |
La 4-an de februaro Laboleng-templo de Gansu-provinco, nord-okcidenta Ĉinio, nomata "la Monda Tibetologia Lernejo", okazigis Budho-sunumadan Festivalon por eksponi la grandan Tangkaon pri budho.
La dektria de la unua monato laŭ la ĉina luna kalendaro estas la Budho-sunumada Festivalo, la plej granda kaj solena religia festivalo de la loko. Ĉijare la templo eksponis la grandan Tangkaon de Amitabha-budho, kiun vizitis kelkdekoj da lamaoj kaj tibet-budhismaj disĉiploj kun respekto.
Redaktoroj: Zhang Shuang k Chen Ji
|