2012-02-13
 Banchen prezentas al Wen Jiabao hada-on. |
La 10-an de februaro ĉina ĉefministro Wen Jiabao intervidiĝis kun Banchen Erdini Qoigyi Gyaibo la 11-a en Zhongnanhai, sidejo de la centra registaro de Ĉinio.
Wen Jiabao unue esprimis al Banchen gratulon de la Printempa Festo kaj la Tibeta Novjaro kaj festan saluton al la amikoj de la rondo de la tibeta budhismo kaj al la tibetnaciaj samlandanoj. Banchen prezentis al Wen Jiabao blankan hada-on (silkan rubandon).
Wen Jiabao aŭskultis rakontojn de Banchen pri liaj lernado kaj vivo. Wen diris, ke dank' al la diligenta praktiado de budhismo en 17 jaroj post lia surtroniĝo la virtuozeco de Banchen en budhismo estas pli kaj pli alta, lia kultura klereco stabile altiĝis, liaj paroloj kaj kondutoj estas dignaj kaj decaj, lia maniero en trakto de homoj kaj aferoj estas modesta kaj afabla, kaj per tio li montris bonan konduton de granda viva budho de la tibeta budhismo. Wen varme gratulis Banchen por liaj kreskado kaj progreso.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin
|