2012-02-14
 En trajno veturonta de Pekino al Lhaso |
La 10-an de februaro 6 infanoj, kiuj akceptis en Pekino senpagan kuracadon de denaska kardiopatio, kaj iliaj gepatroj per la trajno T-27 atingis la fervojan stacidomon en Lhaso kaj revenis al sia hejmo. Ili estas en bona spiritstato.
Ili estas parto de la savitaj infanoj suferintaj de denaska kardiopatio kadre de la agado pri savo de 1 000 infanmalsanuloj de denaska kardiopatio el malriĉaj familioj de nacimalplimultaj regionoj. Post komenco de la agado en februaro de 2011 medicinaj laborantoj el pekinaj medicinaj institucioj faris kuracan savadon kaj korpoekzamenon en la Tibeta Aŭtonoma Regiono, Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, Yunnan-provinco kaj Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono kaj resanigis ĉirkaŭ 500 infanmalsanulojn.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|