Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinaj popolaj ksilografiaĵoj por novjaro (VI)
2012-02-22

de LI QIANG

 

    Zhuxianzhen-aj ksilografiaĵoj por novjaro

 

    Zhuxianzhen-a ksilografiaĵo por novjaro kun longa historio estas prapatro de la ĉinaj ksilografiaĵoj por novjaro kaj estis nomita brila perlo en la ĉina popolarta trezorejo. En 2006 ĝi estis enskribita en la liston de la unuaj ŝtatnivelaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio.

 

    En Norda Song-dinastio (960-1127), antaǔ la Printempa Festo en la ĉefurbo Bianliang (nuna Kaifeng de Henan-provinco) ĉiuj familioj gluis bildojn de domdioj por preĝi pri longa vivo de la familianoj, riĉeco kaj riĉaj rikoltoj, kaj fortimigi malbonajn spiritojn. Post dekadenco kaj pereo de la dinastio Norda Song kaj militoj en Kaifeng la ksilografiaĵoj malprosperiĝis.

 

    En Ming-dinastio (1368-1644) la ksilografiaĵoj reprosperiĝis en la urbeto Zhuxianzhen proksima al Kaifeng. En la fino de Ming-dinastio Kaifeng estis inundita kaj Zhuxianzhen fariĝis centro de la ksilografiaĵoj. Kaj de tiam la ksilografiaĵoj de Kaifeng kaj Zhuxianzhen kune estis nomataj "zhuxianzhen-aj ksilografiaĵoj".

 

    Zhuxianzhen-aj ksilografiaĵoj por novjaro havas kvin karakterizaĵojn: rustikaj linioj kun alterno de dikaj kaj maldikaj linioj, troigita figuro kun granda kapo kaj malgranda korpo, plena komponaĵo simetria maldekstre kaj dekstre, brilaj koloroj kun forta kontrasto, kaj seriozeco kaj dignopleno de homfiguro. Ili temas pri kuirejdio, ĉiel- kaj terdioj, kaj domdioj tre ŝatataj kaj adorataj de la popolanoj.

 

    Ĉina literaturisto Lusin tre ŝatis zhuxianzhen-ajn ksilografiaĵojn kaj komentis: "Zhuxianzhen-aj ksilografiaĵoj estas tre bonaj. Ili kun dikaj strekoj estas diferencaj de alilokaj ksilografiaĵoj delikate kaj elegante ornamitaj. Zhuxianzhen-aj ksilografiaĵoj estas simplaj kaj nebeligitaj. Ili kun nekoketaj figuroj, brilaj koloroj kaj lokaj gustoj havas apartan trajton de la novjaraj ksilografiaĵoj en norda Ĉinio."

 


Metiejo de zhuxianzhen-aj ksilografiaĵoj por novjaro 
 
 
Bildo de domdio
 
 
Bildo pri mita besto knabodonacanta
 

Herooj en opero 

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng