Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kvin ĉinoj estis enskribitaj en la Liston de Tutmondaj Riĉuloj 2012
2012-03-08


Zong Qinghou, direktoro de la Hangzhou-a Wahaha-Grupo de Ĉinio 

 

    La 6-an de marto Hurun-Instituto publikigis la Liston de Tutmondaj Riĉuloj 2012. Laŭ kiu Usono havas plej multajn riĉulojn kun 10 miliardoj da usonaj dolaroj en la mondo. Estis enskribitaj en la liston kvin ĉinaj riĉuloj, inter kiuj kvar estas el Hongkongo kaj unu el la ĉeftero. Ili posedas riĉaĵojn de 86.5 miliardoj da usonaj dolaroj.

 

    Li Jiacheng kun riĉaĵoj de 24 miliardoj da usonaj dolaroj okupas la 13-an lokon kaj fariĝis la unua riĉulo de Ĉinio en 2012. Zong Qinghou kun riĉaĵoj de 10.5 miliardoj da usonaj dolaroj okupas la 78-an lokon kaj estas la unua riĉulo de la ĉeftero de Ĉinio en 2012. La aliaj tri riĉuloj de Ĉinio estas fratoj Guo Bingjiang kaj Guo Binglian kun riĉaĵoj de 19.5 miliardoj da usonaj dolaroj, Li Zhaoji kun riĉaĵoj de 18.5 miliardoj da usonaj dolaroj kaj Zheng Yutong kun 14 miliardoj da usonaj dolaroj.

 

    Laŭ la listo la riĉuloj kun 10 miliardoj da usonaj dolaroj plejparte venas unue el la kampoj de financo kaj investo, due el la kampo de Informa Teknologio kaj trie el tiu de detala vendado. Ĉinaj riĉuloj estas ĉefe el fabrikado de bieno, financo kaj investo. La Informa Teknologio okupas la 5-a lokon kaj la detala vendado la 10-an.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 
Pri Dao De Jing de Laŭzi, konas aŭ scias preskaŭ ĉiuj kleruloj en la tuta mondo, kaj priaj tradukoj, recenzoj, klarigoj, komentarioj ktp.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng