2012-03-14
 Vizitantoj kliniĝas antaŭ la statuo de Sun Yat-sen. |
|
 Vizito al la ĉerko de Sun Yat-sen |
La 12-a de marto estas la 87-a datreveno de la forpaso de Sun Yat-sen, pioniro de la demokratia revolucio de Ĉinio. Tiutage en Maŭzoleo de Sun Yat-sen en Nankino, 200 homoj el Jiangsu-provinco okazigis ceremonion por memori lin.
Je la 9-a matene, oni grimpis al la supro kaj sin klinis antaŭ lia statuo por memori lian grandan kontribuon al la ĉina demokratia revolucio.
Sun Yat-sen forpasis en la 12-a de marto 1925, kun la aĝo de 59 jaroj kaj estis enterigita en Maŭzoleo de Sun Yat-sen.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong
|