Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Hejm-hotelo de Pingcuo
2012-03-19

de WANG YINLING

 

    La vilaĝo Zhaxigang en Linzhi estas vizitinda loko en Lulang, Tibeto. Veturante 80 kilometrojn norden de la urbeto Bayi, centro de Linzhi,laǔ la ŝtatnivela ŝoseo 318 kaj trapasante Lulang-arbaron kun areo de 200 mil kvadrataj kilometroj, oni atingas la urbeton Lulang, kiu en la tibeta lingvo signifas "loko, kie oni ne sopiras al hejmo". Pro siaj pejzaĝoj pri glaciejo, arbaro, arbedaro, herba marĉejo ĝi ricevis la nomon Orienta Svislando.

 

    Zhaxigang-vilaĝo havas nur 55 familiojn kun 274 homoj, tamen ĝi estas tre fama. Multaj vojaĝantoj post sia vizito al la vilaĝo registris siajn travivaĵojn en interreto.

 


Pingcuo kaj lia hejm-hotelo 

 

    La hejm-hotelo de Pingcuo estas nek la plej frua nek la plej granda en la vilaĝo, tamen ĝi estas la plej fama. Aǔguste de 2010, kiam He Guoqiang, konstanta komitatano de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, vizitis Lulang, li iris al la hejm-hotelo de Pingcuo. Marte de 2011, la Ĉina Centra Televido invitis lin al Pekino por ke li rakontu sian hotelon en la programo. Tio estis la unua fojo por li eliri el Tibeto.

 

 
Pura ĉambro en la hotelo

 

    En 2002 Lulang-urbeto fariĝis grava loko de turisma ekspluato en Linzhi. En la komenco Pingcuo nur luigis siajn ĉevalojn al la turistoj. Foje venis al li kelkaj turistoj por lui liajn ĉevalojn. Informiĝinte, ke ili ne trovis hotelon, la gastama Pingcuo do tranoktigis ilin en sia hejmo. En la sekva tago la turistoj pagis al li koston ne nur por ĉevalluo sed ankaŭ por loĝado. Inspirite de tio en 2004 Pingcuo dekoraciis la domon kaj ekfunkcigis ĝin kiel hejm-hotelon. En la komenco lia hotelo havis nur 7 litojn, kiuj ĉiutage alportis al li po 15-20 juanojn. En tiu jaro li enspezis 20 mil juanojn. En 2008 per 43 mil juanoj subvenciataj de la registaro por helpli malriĉulojn li konstruis tualetejon, tuŝejon k.s por sia hotelo. En 2009, profitante de la loĝdoma politiko de la regiono li konstruis en la korto du-etaĝan domon kun plankareo de 152 kvadrataj metroj por akcepti turistojn. Nun lia hotelo havas 24 litojn, kiujn li ludonis kontraŭ 30 juanoj por unu lito en morta sezono kaj 40 juanoj en viglaj monatoj. Tio estas la komuna prezo de la vilaĝo. En 2010 lia hotelo akceptis 2500 turistojn kaj enspezis 100 mil juanojn.

 

 
Nomkartoj kaj monbiletoj sub la vitroplato

 

    "Multaj homoj, kiuj vidis min en interreto kaj televido, venis viziti min." En la domo de Pingcuo pendas sur muroj fotoj de ĉinaj gvidantoj Mao Zedong, Deng Xiaoping, Jiang Zemin kaj Hu Jintao. Ankaǔ troviĝas fotoj kaj epigrafo de He Guoqiang, kiu vizitis lin en 2010. Krom tio vidiĝas fotoj de liaj filoj kaj nepoj sur Tian'anmen-placo. En la gastoĉambro sur du longaj tabloj estas vitroplatoj, sub kiuj estas metitaj nomkartoj kaj monbiletoj, kiujn donacis liaj gastoj el diversaj lokoj . "Ili donacis al mi la nomkarton invitante min vojaĝi al ilia urbo kaj lando."

 

 
Tibet-stilaj bovaĵoj pendas sub la tegmento.

 

    La desinfekta ŝranko, granda fridujo kaj aliaj aparatoj modernigis lian hotelon. La muroj kaj mebloj desegnitaj en tibeta stilo, sutroturnilo, ŝtona poto, pendanta sekigita bovaĵo kaj hordeo en sako elspiras tibetan odoron. Kiam gastoj misturnis la sutroturnilon, Pingcuo ĉiam ilin trankviligas per la vorto: "Ne gravas!"

 

    Kiam Pingcuo estis juna, li jam scipovis Putonghua, kaj nun li povas libere kaj lerte paroli la lingvon. Ĉiutage li ĉiĉerone gvidas la turistojn al la stepo por ĉevalrajdadi aǔ por kolekti fungojn, dume lia edzino preparas manĝaĵojn hejme. Pri la kuirarto de sia edzino li laŭdis: "Mia edzino estas lerta en preparado de tibetaj pladoj, platkuko, ovoj…" Ankaŭ lia filo estas bona helpanto. Li okupiĝas pri paŝtado. Sed, kiam iamaj gastoj telefonis al li por peti lin aĉeti por ili gastrodiojn, ginsengojn aŭ aliajn lokajn produktaĵojn, li ĉiam ilin kontentigis.

 

    Wei Hong, direktoro de la Propaganta Sekcio de Linzhi-gubernio, diris: "En la vilaĝo Zhaxigang estas 20 hejm-hoteloj, kiel tiu de Pingcuo, kiuj enspezas jare ĉ. 800 mil juanojn. La turistoj el diversaj lokoj ne nur multigis la enspezon de la vilaĝanoj, sed ankaǔ plivastigis ilian vidkampon."

 

Redaktoroj: Su Yijun k Chen Ji

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng