Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Recenzo pri la Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento
2012-03-21

Teksto de Wang Lihua kaj fotoj de Liu Sigong

 

    La romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun 100 ĉapitroj verkita de Lao She, fama verkisto en moderna Ĉinio, kaj Esperantigita de Laŭlum (Li Shijun), membro de Akademiano de Esperanto kaj eksa vicĉefredaktoro de "El Popola Ĉinio", en du volumoj kun 1248 p., en formato 14 cm × 21 cm. Prezo: 98 eŭroj. Adr.: Fremdlingva Eldonejo, 24 Baiwanzhuang-Strato, Beijing, 100037, Ĉinio. Retpoŝto: info@flp.com.cn.

 

 La de Li Shijun esperantigita versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento
 
 
La de Li Shijun esperantigita versio de Ĉe Akvorando

 

    Por la 96-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago, Danio, la redakcio "El Popola Ĉinio" kaj la Fremdlingva Eldonejo kune eldonis la Esperantan version de la romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento esperantigitan de Laŭlum (Li Shijun). La libro kune kun la de li esperantigitaj famaj klasikaj ĉinaj romanoj Ĉe Akvorando, La Tri Regnoj kaj Pilgrimo al la Okcidento, riĉigis la literaturan trezorejon de Esperanto kaj akcelis kulturajn interŝanĝojn en la internacia komunumo. 

 

    En la jaro 2009 mi havis honoron esti inter la unuaj legantoj de lia Esperanta versio de Pilgrimo al la Okcidento. Dum legado mi ne nur ĝuis belan kaj vivecan Esperanton, sed ankaŭ admiris lian perfektan esperantigon. Kaj mi publikigis recenzon pri lia Esperanta versio de Pilgrimo al la Okcidento. Tio estas grava afero por mi dum mia Esperanta kariero. En la jaro 2011 mi denove estis unu el la unuaj legantoj de lia Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento, kaj refoje ĝuis la talenton kaj inĝeniecon de Laŭlum pri esperantigo de literaturaĵoj.

 

    Lao She, aŭtoro de la romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento, estis fama ĉina verkisto. Li servis kiel vicprezidanto de la Federacio de Literaturaj kaj Artaj Rondoj de Ĉinio, vicprezidanto de la Ĉina Verkista Ligo kaj sekretario de ĝia sekretariejo, prezidanto de la Federacio de Literaturaj kaj Artaj Rondoj de Pekino k. a. En la jaro 1951, la pekina registaro lin honoris per la titolo "Popola Artisto".

 

    La romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento, unu el multaj vaste konataj literaturaj verkoj de Lao She, estas la plej longa kompare kun la aliaj verkoj kaj je la enhavo kaj je la skriba tempodaŭro. Lao She uzis pli ol 3 jarojn por fini tiun ĉi romanon, kiu rakontis la 8-jaran historion de la Kontraŭjapana Rezistmilito de Ĉinio komencitan ĉe la ponto Lugouqiao de Beiping, Ĉinio, en la 7-a de julio 1937 kaj finitan post la anonco de la japana mikado pri senkondiĉa kapitulacio de Japanio en la 15-a de aŭgusto 1945. La romano priskribas la vivon de la familio Qi loĝanta en la strateto Xiaoyangquan kaj tiun de iliaj najbaroj en diversaj socitavoloj, iliajn gloron, humiliĝon kaj morton; priskribas la realan staton aliformitan de la urbo Beiping post ĝia falo en la manojn de la japanaj malamikoj; priskribas mizerajn travivaĵojn, animskuon kaj rezistan lukton de la tieaj popolanoj sub la ferhufoj de la okupanta armeo de Japanio; gravuras serion da artaj figuroj vivisimilaj kaj montras la grandiozan kontraŭfaŝistan batalon de la ĉina popolo kune kun la popoloj de la tuta mondo kaj ĝian vivon dum la Dua Monda Milito. Franca literatura recenzisto skribis: "Tiu ĉi romano rememorigis al francoj Parizon falintan!" Menciindas, ke la aŭtoro klare distingis la japanajn popolanojn amantajn la pacon dise de la japanaj militistoj.

 

    En la romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas multaj personoj, kaj pli ol cent personoj el ili portas sian nomon, inkl. de ĉiuj loĝantoj de la strato Xiaoyangquan, el ili estas altklasa intelektulo, poeto, studento, oficisto, razisto, aktoro, policano, soforo, virino, infano, naciperfidulo kaj tiel plu. La aŭtoro brile priskribis iliajn mizeron, humiligon, barakton, reziston, kaj penadon de naciperfiduloj por akiri potencon kaj riĉaĵon. En la Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento, Laŭlum en majstra maniero kaj per modernaj E-lingvaĵoj, varia E-vortordo kaj vivaj E-esprimoj, detale kaj sukcese esperantigis la karakterojn de diversaj personoj kun specifaj trajtoj kaj riĉaj vivogustoj, riĉajn lingvaĵojn en densa koloro de la pekina gusto, dialogojn de la personoj kun specialaj trajtoj kaj densa nacia sentimento, lokajn guston kaj ĉarmon de la pekina dialekto, kaj ĝin faris bela E-literaturaĵo.

 

    Laŭlum ne nur estas naturdotita en la ĉina lingvo kaj la klasika ĉina literaturo, sed ankaŭ lertas kaj eminentas en Esperanto. Dank' al ĉio ĉi, la Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas fidela al la originalo. Li ĉiam tenas en siaj propraj trajtoj de E-tradukado kaj formis sian specialan stilon de E-esprimado, ekz., uzo de Esperantaj prepozicioj kaj ciferoj. En la Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kiel aliaj siaj E-tradukaĵoj Laŭlum proponis uzi dank kiel prepozicion anstataŭ la neregula formo dank' al, kaj uzi escept kaj spit kiel prepoziciojn anstataŭ la formoj escepte de kaj spite al, kaj ankaŭ proponis uzi miljon kaj kelk kiel senfinaĵajn numeralojn anstataŭ miliono da kaj kelke da por eviti komplikaĵojn en esprimo de nombroj.

 

    La Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun 100 ĉapitroj el 850 mil vortoj estas dividita en 3 partojn. Tiu ĉi longa romano estis tradukita en plurajn lingvojn. La plej frua tradukaĵo estas la angla versio. Ĝin faris Ida Fruit en la jaro 1948 en Novjorko, helpate de s-ro Lao She. La iom mallongigita anglalingva versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estis tuj tradukita en la franca lingvo, kaj eldonita. Sekvis la versio en la japana lingvo. Tiu ĉi versio havas apartan signifon, ĉar la romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas verkaĵo kun la fono de la Kontraŭjapana Rezistmilito kaj plena de profundaj kritikoj pri la agresa milito lanĉita de la japana militismo. La eldono de la japanalingva versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas grava evento en Japanio, kaj konsiderita de japanaj legantoj kiel "kontraŭmilita lernolibro". En la 21-a jarcento aperis en Eŭropo la nova versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento en la franca lingvo, kaj tiu en la germana lingvo en Svislando kaj Germanio; en Azio estis eldonita la versio en la vjetnama lingvo. Tiuj versioj estis tradukitaj rekte el la ĉina lingvo.

 

    La romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas emocia majstroverko realisma kun forta kritiko. Dum rakonto pri la ĉina kulturo kun longa historio, la verko malkovris malbonajn influojn de la kultura ŝarĝo peza sur la dorso de Ĉinio. Ĝi estas leginda literatura klasikaĵo. S-ro Lao She diris: "Ĝi estas mia plej longa verko kaj probable mia plej bona verko." Ĝuste pro tio la romano estis dufoje adaptita al televida serialo kun la sama nomo, kaj ankaŭ al moderna teatraĵo vaste ŝatata de spektantoj.

 

    Tio estas libro por koni Ĉinion kaj ĝiajn historion, kulturon kaj popolon. La libro konigas al fremdlandaj legantoj la historion de la peniga kontraŭjapana rezistmilito de Ĉinio, la ĉinan tradicion pri "familia harmonio" kaj modernajn ĉinojn pli profunde kaj pli detale. Mi deziras, ke vi same kiel mi amu tiun ĉi Esperantan vesion de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento.

 

    Pri la esperantiginto

 

 
Li Shijun (meze) estis honorita de la Tradukista Asocio de Ĉinio per la premio de Dumviva Kontribuo en la jaro 2010.

 

    Laŭlum (Li Shijun), eksa vicĉefredaktoro de "El Popola Ĉinio", membro de la Akademio de Esperanto, honora membro de UEA, premiito de la Fondaĵo de Grabowski, prezidanto de la Internacia Kongresa Universitato de la 98-a UK, esperantologo, tradukisto, verkisto kaj edukisto de Esperanto, akiris la tradukistan kaj kulturan premion de dumviva kontribuo donitan de la Tradukista Asocio de Ĉinio en la jaro 2010, la premion OSIEK donitan de la Universala Esperanto-Asocio en la jaro 2011 kaj samjare la premion de dumviva kontribuo atribuitan de la Ĉina Esperanto-Ligo.

 

Redaktoro: Li Jianhua

 

    Mia E-instruisto Li Shijun kaj la de li esperantigitaj libroj

 

 

 
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng