Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Japana maljunulo senpage instruis en Ĉinio 10 jarojn
2012-03-22


Laborantoj de la Ĉina Orienta Flugkompanio helpas s-ron Yamada eniri en la aeroplanon. 

 

    Japana maljunulo Shigeruo Yamada hejmen revenis en januaro de 2012 post sia 10-jara instruado en Ĉinio. Li dankis popolanojn en Xi'an pro ilia amikeco kaj prizorgo.

 

    Antaŭ 13 jaroj emerito s-ro Yamada venis al Xi'an, kaj post trijara lernado de la ĉina lingvo li komencis senpage instrui al ĉinaj studentoj la japanan lingvon. Antaŭ nelonge doktoro diagnozis, ke li havas intestan kanceron en fina stadio. Informiĝinte pri lia malsano la publiko donis al li grandan atenton kaj prizorgon. La hospitalo kolektis kuracistojn por liveri al li pluan diagnozon kaj kuracadon, kaj liaj studentoj rapidis al li eĉ el aliaj lokoj por prizorgi lin. Ankaŭ urbanoj de Xi'an iris vidi lin en la hospitalo.

 

    S-ro Yamada forte deziris hejmeniri. Kortuŝite de lia longtempa bonfarado en Ĉinio, la Ĉina Orienta Flugkompanio liveris al li ĉian oportunecon kaj specialajn servojn surterajn kaj enaeroplanajn kaj alportis lin hejmen malgraŭ malbona vetero.

 

    Chen Jingtian, akompananto de sinjoro Yamada, diris, ke en la aeroplano estis pretigitaj oksigeno, gutigilo kaj necesaj medikamentoj kaj ekipaĵoj por eventuala urĝa savado.

 

    Lia edzino metis en la kofron ĉinajn ĵurnalojn kun raportoj pri sinjoro Yamada kaj diris: "Mi devas kunporti tiujn ĵurnalojn hejmen kaj prezenti ilin al miaj amikoj." Ŝi esprimis dankon al la popolanoj en Xi'an pro ilia amikeco.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng