2012-03-22
 Elterigita osto de besto |
|
 Arkeologino en mezuro de osto-fosilioj de bestoj |
La 20-an de marto ĉinaj arkeologoj publikigis, ke ili trovis en la pitoreskejo Yingtaogou en sudokcidenta antaŭurbo de Zhengzhou, ĉefurbo de Henan-provinco de Ĉinio, ruinon de la templo Laonainai en la Malnova Ŝtonepoko antaŭ 40 mil jaroj.
La prifosado de la templo estis kune farita de la Instituto de Arkeologio kaj Muzeologio sub la Pekina Universitato kaj la Zhengzhou-a Instituto de Historiaj Objektoj kaj Arkeologio. El la malkovrita ruino kun 50 kvadrataj metroj oni elterigis dek milojn da kulturaj restaĵoj, inkluzive de ŝtonaĵoj, ostaĵoj, ostoj kaj restaĵoj de bestoj. Krome oni trovis ankaŭ pli ol 20 postsignojn pri uzo de fajro.
La ĉi-foja eltrovo plenigis la breĉon en la kultura eltrovo de la Malnova Ŝtonepoko en la regiono de la meza kaj malsupra baseno de la Flava Rivero kaj en la kontinento de la orienta Azio.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin
|