Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Obama laŭdis Jeremy Lin: Antaŭlonge mi jam sciis lian elstarecon
2012-03-26

    La 27-an de februaro 2012 la figuro de ĉindevena korbopilka ludanto Jeremy Shu-How Lin aperis en la kovrilo de la usona gazeto Tempo. Jeremy Lin naskiĝis en la 23-a de aǔgusto 1988. Li, 191 centimetrojn alta kaj 91 kilogramojn peza, estas usona korbopilka ludanto, arierulo. La 27-an de decembro 2011 li engaĝiĝis en la teamo Novjorka Knick.

 


Bill Simmons, specialisto pri NBA, intervjuas usonan prezidenton Obama 

 

    La 2-an de marto Bill Simmons, specialisto pri NBA, intervjuis usonan prezidenton Obama. Dume ili parolis pri la ĉindevena arierulo Jeremy Lin. Obama tre amas korbopilkon, kaj li en ĝoja eksciteco diris: "Mi sciis lian elstarecon pli frue ol ĉiuj aliaj en la mondo." En la intervjuo Bill Simmons diris al li ŝerce, ke li ne plu estas la plej fama diplomiĝinto de Harvard. Pri tio Obama diris: "Mi antaŭlonge jam sciis lian talenton en korbopilka ludado." "Mi sciis lian elstarecon pli frue ol ĉiuj aliaj en la mondo, ĉar mia ministro pri edukado estis estro de Harvard-teamo,kaj kiam ni kune ludis korbopilkon, li diris al mi, ke en Harvard estas tre elstara arierulo nomata Jeremy Lin. Poste filo de mia bona amiko studis en Harvard kaj ankaŭ li konfirmis la informon, tial fakte jam antaŭlonge mi jam ekatentas Lin."

 

    La proparolanto de la Blanka Domo diris, ke la prezidento estas "fervora fano de Lin, kaj li havas profundan impreson pri Lin".

 


Jeremy Lin en ludado 

 

    Kiel ĉiuj scias, Obama estas fidela fano de Chicago Bulls, teamo en lia hejmloko. Tamen Lin ankoraǔ per sia brila ludado gajnis lian laŭdon. La proparolanto de la Blanka Domo diris: "Tio estas granda rakonto. Mi scias, ke Obama jam rigardis la ludadon de Lin, kaj li tion diris."

 

    Krom Obama, ankaǔ la bela polikistino Sarah Heath Palin diris, ke ŝi jam fariĝis fano de Jeremy Lin. Ŝi eĉ montris al la publiko sportĉemizon kun surskribo "linsanity", la karesa nomo de Jeremy Lin donita de liaj fanoj.

 

    Laǔ informo de Poŝto de Nov-Jorko, Palin diris: "La historio de Lin estas pozitiva kaj kuraĝiga por ĉiuj."

 

    Eksa usona prezidento Clinton diris: "Ĉiuj demandis min pri Jeremy Lin. Mi volas diris, ke mi estas subtenanto de la Nov-Yorka Knicks, mi amas Jeremy Lin, li estas granda."

 

    La prapatroj de Lin transloĝiĝis al Taiwan el Zhejiang-provinco de Ĉinio, kaj liaj gepatroj elmigris al Usono en 1970-aj jaroj. Lia patro estas inĝeniero, fidela fano de NBA. Li aranĝis por la infanoj severan trejnadon. Kiam Lin estis 5-jara, li partoprenis infanan turniron de la Asocio de Junaj Kristanoj. Kiam li studis en supera mezlernejo, li kun siaj teamanoj gajnis la unuan lokon de la turniro de la ŝtato Kalifornio. En Harvard Lin studis ĉefe ekonomion, fakultative sociologion kaj ludis korbopilkon. En 2010 Lin subskribis interkonsenton kun la teamo Golden Stete Warriors por fariĝi ĝia membro kaj per tio komencis sian karieron en NBA.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang k Chen Ji

 

 

 
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng