2012-03-28
 La nuna ringovojo ĉe la malkonstruita urbopordego Xizhimen |
|
 La nuna ringovojo ĉe la malkonstruita urbopordego Fuchengmen |
|
 La nuna ringovojo ĉe la malkonstruita urbopordego Youanmen |
|
 Gvatturo de Deshengmen-pordego estas unu el la du gvatturoj kun embrazuroj en Pekino. (La alia troviĝas sur la urbopordego Qianmen.) |
|
 Urbopordego Yongdingmen, la ununura rekonstruitaĵo sur la dua ringovojo, troviĝas ĉe la suda ekstremo de la urba akso. |
Sub la gvatturo kun embrazuroj de la urbopordego Deshengmeng kelkaj infanoj kun kuspitaj pantalonoj ludis ĉe la ĉirkaŭurba rivero. Ili serĉis litorinojn kaj fiŝetojn, kaj la rivero ondetis pro ilia padelado. La suno subiris, kaj la gvatturo estis distingebla kiel silueto. Respegulaĵo de la suno en la akvo ruĝigis la vizaĝojn de la infanoj. Ja estis tempo por hejmeniri -- Tio estas fragmento de mia element-lerneja vivo dum someraj ferioj.
Mi naskiĝis en Pekino en la 1980aj jaroj. Dum pli ol 30 jaroj mi ne foriris el la urbo escepte de oficvojaĝo aŭ turismo. Mi loĝis kaj kreskis proksime al la norda dua ringovojo de la urbo. En mia infaneco, foje kiam la tuta familio aŭtobuse veturis, konduktoro anoncis: "La sekva haltejo estos Breĉo de Tambura Turo." Kun scivolemo mi demandis mian patron: "Kio estas breĉo?" Li respondis: "Antaŭe laŭ la dua ringovojo estis alta urbomuro. Por faciligi renkontiĝon de urbanoj en kaj ekster la muro, oni breĉis la urbomuron, kaj pro tio la urbomuro havis breĉon same kiel homo kiu perdis incizivon. Poste la urbomuro malkonstruiĝis, tamen restas la loknomo Breĉo." Mi kapjesis dunonkomprene.
Post kelkaj jaroj venis al mi la aĝo ŝanĝi dentojn kaj mia incizivo elfalis. Mi kuris al la patro kaj montris al li la lokon de mia incizivo. "Jen, Breĉo de Tambura Turo!"
La antikva urbomuro ŝajnas dentaro. En pasintaj jaroj oni malkonstruis multajn urbopordegojn kaj urbomuron kun motivo por faciligi trafikon. Post kelkaj jaroj per armita betono kaj asfalto oni konstruis sur la ruino la duan ringovojon kiel "modernan dentaron". La trefkruciĝoj sur la dua ringovojo heredas la antaŭajn loknomojn, kiuj remomorigas al ni siatempajn urbopordegojn. Feliĉe, ke fotografio reaperigas la antikvajn urbopordegojn kaj urbomuron.
Veturante en metroo de la dua ringlinio, kiam mi aŭdas anoncojn de haltejoj: muropordego Andingmen, muropordego Dongzhimen, muropordego Chaoyangmen..., mi havas ian nostalgion. Tamen la dua ringovojo jam fariĝis grava parto de la urbo. "Ĉu ni veturos laŭ la dua ringovojo?" ofte demandas taksiisto al siaj klientoj. "Nun mi haltas sur la dua ringovojo ŝtopita." Tio fariĝis motivo de pekinanoj por malfruiĝo al rendevuo.
Pekino ŝanĝiĝegas, kaj tion atestas ĉiuj loĝantoj tie. Kiel unu el la mondaj grandaj metropoloj Pekino havas pli kaj pli rapidan ritmon de konstruado. Mi kore deziras, ke Pekino estu pli bela morgaŭ.
(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)
|